Aldoni tradukojn al ReVo:

cis PIV1 PMEG

cis

serĉi 'cis'
[cis.0o]
(malofte)
A.
[cis.0o.prep]
Prepozicio kun la senco de maltrans, ĉi-flanke de, pli proksime ol: lia bieno sterniĝas cis la rivero; restu cis ĉi tiu linio!
Rim.: La sinonimoj maltrans kaj ĉi-flanke de estas preferataj.
B.
[cis.0o.pref]
Prefikso montranta lokon, kiu en rilato al difinita situo, estas pli proksima ol la objekto, kiun ĝi enkondukas (malo de trans-): cisalpa (ekz-e vidata de Romo), cisdanuba regiono (ekz-e vidata de Vieno); [tio] kuŝas cisrande, ĉar ĝi rifuzas cedi sian lokon [1]; (figure) resurekto estas por Tolstoj cismonda (ĉi-monda, t.e. ne transmonda, postmorta) ekzistencialista sperto, kiu inkluzivas, ke homoj ne plu sekvas idolojn, sed obeas la internan voĉon de dia justeco [2].
ĉeĥe:
na této straně (před)
france:
 de ce côté-ci de
germane:
 diesseits
hebree:
מצד זה של
slovake:
ne tejto strane (pred)
ukraine:
прийм. по цей бік

administraj notoj