*cifer/o UV *cifero serĉi 'cifero' [cifer.0o] 1.[cifer.0o.MAT] VdE Ano de negranda signaro, uzata en skribado kaj presado por prezenti nombrojn: ĉeno, kiu havis la formon de la cifero du [1]; eŭropaj (0123456789), romaj (IVXLCDM), hindaj (०१२३४५६७८९), arabaj (٠١٢٣٤٥٦٧٨٩) ciferoj; duumaj (01), okumaj (01234567), deksesumaj (0123456789ABCDEF) ciferoj; li uzis sole ciferojn, por esprimi ĉiujn vortojn laŭ iliaj elementaj ideoj [2]; tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsaĝa kalkulo [3]; [li] pentris ciferojn, observis astrojn, rigardis punktojn [4]. Rim.: Kiel videblas, la propre arabaj ciferoj havas alian formon ol la ciferoj uzataj en Eŭropo, en Esperanto kaj ankaŭ en kelkaj okcidentaj arabaj landoj. Malgraŭ tio la eŭropajn ciferojn oni foje nomas arabaj, ĉar ili historie devenas de la Araboj, sed ilia formo evoluis. Estas do preferinde bazi la terminologion sur la nuna uzado. 2.[cifer.0o.nombro] (metonimie) Nombro, reprezentita per cifero(j)1: la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos [5]; [tio] alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero Marta ; [ŝi] metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj Marta . Rim.: En formala lingvo, la konfuzo inter ciferoj kaj nombroj estas same evitinda kiel la konfuzo inter literoj kaj sonoj (aŭ eĉ vortoj). 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo4. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXII5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto angle: 1. digit, cipher, cypher, figure 2. figure beloruse: 1. лічба 2. колькасьць, лік bretone: 1. sifr ĉeĥe: cifra, číslice ĉine: 1. 位数 [wèishù], 码字 [mǎzì] france: 1. chiffre germane: 1. Ziffer 2. Zahl hebree: ספרה hispane: 1. cifra (signo), dígito hungare: 1. számjegy 2. szám itale: 1. cifra 2. numero japane: 数字 [すうじ] katalune: 1. xifra 2. nombre nederlande: 1. cijfer 2. getal okcitane: 1. chifra perse: 1. رقم 2. شمار pole: 1. cyfra portugale: 1. algarismo 2. número rumane: 1. cifră ruse: 1. цифра slovake: 1. číslica, cifra svede: 1. siffra ukraine: цифра ciferaserĉi 'cifera' [cifer.0a] Rilata al ciferoj; prezentanta informon per ciferoj: cifera klavo; cifera horloĝo; cifera indiko de la frekvenco [6]; 3-litera-plus-3-cifera formo [7]; la kompanio reviziis ĉiujn ciferajn kombinaĵojn, kiujn ĝi uzas [8]. 6. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio, 20127. Monato, Margaret Chaldecott: Pri UEA kaj BOOZ, 20118. Monato, last: Forflugu la malbonaj ciferoj, 2008 angle: digital beloruse: лічбавы bretone: niverel ĉeĥe: digitální, číselný ĉine: 数字上 [shùzìshàng], 用数字表示 [yòngshùzìbiǎoshì], 数词 [shùcí] france: numérique germane: numerisch hungare: szám-, numerikus itale: numerico ~a horloĝo: orologio digitale. katalune: numèric, digital nederlande: digitaal perse: رقمی pole: cyfrowy ruse: цифровой slovake: digitálny, číselný ciferecaserĉi 'cifereca' [cifer.0eca] (p.p. informo) Prezentita per limigita signaro, kiel nombro per ciferoj (kontraste al analoga prezento per kontinua fizika grando): cifereca komputilo, cifereca signalo, cifereca televido; ciferecaj fotiloj [9]; eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj [10]; tiu sistemo […] ne uzeblas por ciferecaj elsendoj [11]. analoga 9. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 200510. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete11. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003 angle: digital, numerical beloruse: лічбавы bretone: niverel ĉeĥe: celočíselný ĉine: 数字式 [shùzìshì], 数码 [shùmǎ] france: numérique germane: digital hebree: דִיגִיטָלי hispane: digital hungare: digitális itale: digitale japane: デジタルの [でじたるの] katalune: digital nederlande: digitaal perse: رقمی pole: cyfrowy portugale: digital rumane: digital ruse: цифровой slovake: celočíselný digitálny ukraine: цифровий (про устаткування) ciferecigiserĉi 'ciferecigi' [cifer.0ecigi] Transformi analogan datumon en ciferecan formon: oni komencis ciferecigi kelkdekojn da titoloj de la belga gazetaro inter 1830 kaj 1950 [12]; ciferecigi la dokumentojn, skanante la mikrofilmojn aŭ la originalajn dokumentojn [13]; rapida disvolviĝo de komputila potenco kaj Interreto ebligis la ciferecigon kaj interretan distribuon kaj traserĉadon de la enhavo de libroj kaj de bildoj [14]. 12. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 200913. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 200914. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009 angle: digitize beloruse: дыгіталізаваць, алічбаваць bretone: niverelaat ĉeĥe: digitalizovat ĉine: 数码化 [shùmǎhuà] france: numériser germane: digitalisieren hispane: digitalizar hungare: digitalizál itale: digitalizzare japane: デジタル化する [でじたるかする] katalune: digitalitzar perse: رقمی ساختن pole: digitalizować, skanować ruse: оцифровать slovake: digitalizovať ukraine: переводити аналогові сиґнали в цифрові ciferecigiloserĉi 'ciferecigilo' [cifer.0ecigilo] Aparato aŭ programo por ciferecigo. skanilo angle: digitizer, analog-to-digital converter ĉeĥe: digitalizer, zařízení k převodu vstupního signálu do číselné formy france: numériseur hispane: digitalizador hungare: digitalizáló itale: convertitore (analogico-digitale) japane: デジタイザー katalune: digitalitzador, convertidor digital perse: رقمیساز pole: digitalizer, skaner, przetwornik analogowo-cyfrowy ruse: оцифровщик, аналого-цифровой преобразователь slovake: digitalizátor administraj notoj ~ecigilo: Mankas dua fontindiko. ~ecigilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.