Aldoni tradukojn al ReVo:

*cerv/o PV

*cervo

serĉi 'cervo'
[cerv.0o]
[cerv.0o.ZOO]
ZOO Iom granda remaĉanta parhufulo (el la familio cervedoj, precipe el la genro Cervus, sed ankaŭ kelkaj parencaj), kies karakteriza trajto estas grandaj disbranĉiĝantaj kornoj: jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro, cervo kaj gazelo kaj kapreolo [1].
angle:
deer
beloruse:
алень
bretone:
karv
bulgare:
елен
ĉeĥe:
jelen
ĉine:
牡鹿 [mǔlù]
france:
cerf
germane:
Hirsch
greke:
έλαφος, έλαφι
hebree:
צבי
hispane:
ciervo
hungare:
szarvas
indonezie:
rusa
itale:
cervo
japane:
シカ
latinece:
Cervus
nederlande:
hert
pole:
jeleń
portugale:
cervo
rumane:
cerb
ruse:
олень
slovake:
jeleň
svede:
hjort
tibete:
ཤ་ཕོ་
ukraine:
олень

cervaro

serĉi 'cervaro'
[cerv.0aro]
ZOOAGR Aro de kune vivantaj cervoj: [li] forlasis ĉiujn zorgojn pri la cervaro al la fidelaj kolimaj hundoj [2]; tiela estis la ĉirkaŭanta trankvileco, ke la cervaro gresis somnambule [3]. SUP:grego
beloruse:
статак аленяў, папуляцыя аленяў

*norda cervo

serĉi 'norda cervo'
[cerv.norda0o]
[cerv.norda0o.ZOO]
ZOO Genro el familio cervedoj (Rangifer), vivanta en nordaj regionoj, la sola hejmbesta specio el cervedoj, kies ambaŭ seksoj havas kornojn: ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris je la kornaro la nordan cervon, kiu havis ĉirkaŭ la kolo brilpuran kupran ringon kaj estis alligita [4]. LST:parhufulojSIN:boaco
Rim.: PIV naive rimarkigas: „La en Fundamento registrita ĉirkaŭfrazo *norda cervo por esprimi rangifero (boaco) estas zoologie malĝusta kaj tial evitinda“. En tiu rimarkigo estas konfuzitaj lingva koncepto kaj biologia klasifiko; ial ĉe multe pli kritikinda „ĉirkaŭfrazo“ terpomo simila averto ne aperas. La lingva koncepto estas bazita sur aliaj ideoj ol la zoologia; temas pri iom granda cervedo kun disbranĉiĝantaj kornoj; tial kaj la nobla cervo, kaj la norda cervo estas cervoj, dum ekz-e la alko ne estas cervo. Oni ankaŭ atentu la terminojn „cervobredado“, „cervobredisto“, abunde uzatajn en priskribo de la vivo de nordaj popoloj: sed Umka estas bonega cervobredisto, li scias ĉiujn destinitajn en sia cervaro, kaj la juna, belega cervido ne devas morti [5] — ĉi tie, evidente, temas pri la nordaj cervoj, kiuj solaj estas bredataj; kaj oni ne diras „boacbredado“ aŭ „rangiferbredado“. [Sergio Pokrovskij]
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La destinita vivi
angle:
reindeer
beloruse:
паўночны алень
bretone:
karv-erc'h
ĉeĥe:
sob
france:
renne
germane:
Ren
hebree:
איל
hungare:
tarándszarvas, rénszarvas
indonezie:
karibu
itale:
renna, caribù (se varietà nord-americana)
japane:
トナカイ
latinece:
Rangifer
nederlande:
rendier
pole:
renifer
ruse:
северный олень
slovake:
sob
svede:
ren

ruĝa cervo

serĉi 'ruĝa cervo'
[cerv.rugxa0o]
[cerv.rugxa0o.ZOO]
ZOO Granda ruĝebruna cervo el nordaj Ameriko, Eŭropo, Azio, vivanta en arbaroj kaj montaroj (Cervus elaphus): el iu arbusto elsaltas du junaj ruĝaj cervidoj kun blankaj makuletoj sur ripoj [6].
6. J. Kozarac, trad. D. Klobučar: Slavonia Arbaro, Kroata Esperanto-Ligo, 2006
angle:
red deer
beloruse:
звычайны алень
ĉine:
馬鹿 [mǎlù]
france:
cerf rouge, cerf noble
germane:
Rothirsch
itale:
cervo europeo, cervo nobile
japane:
アカシカ
latinece:
Cervus elaphus
nederlande:
edelhert
pole:
jeleń szlachetny, jeleń europejski

administraj notoj