*cervo
- Iom granda remaĉanta parhufulo (el la familio cervedoj, precipe el la genro Cervus, sed ankaŭ kelkaj parencaj), kies karakteriza trajto estas grandaj disbranĉiĝantaj kornoj: jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro, cervo kaj gazelo kaj kapreolo [1].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 14:4,5
- angle:
- deer
- beloruse:
- алень
- bretone:
- karv
- bulgare:
- елен
- ĉeĥe:
- jelen
- ĉine:
- 牡鹿 [mǔlù]
- france:
- cerf
- germane:
- Hirsch
- greke:
- έλαφος, έλαφι
- hebree:
- צבי
- hispane:
- ciervo
- hungare:
- szarvas
- indonezie:
- rusa
- itale:
- cervo
- japane:
- シカ
- latinece:
- Cervus
- nederlande:
- hert
- pole:
- jeleń
- portugale:
- cervo
- rumane:
- cerb
- ruse:
- олень
- slovake:
- jeleň
- svede:
- hjort
- tibete:
- ཤ་ཕོ་
- ukraine:
- олень
cervaro
- Aro de kune vivantaj cervoj: [li] forlasis ĉiujn zorgojn pri la cervaro al la fidelaj kolimaj hundoj [2]; tiela estis la ĉirkaŭanta trankvileco, ke la cervaro gresis somnambule [3]. grego
2.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Dua skizo:
3. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
3. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
- beloruse:
- статак аленяў, папуляцыя аленяў
- pole:
- stado jeleni
*norda cervo
- Genro el familio cervedoj (Rangifer), vivanta en nordaj regionoj, la sola hejmbesta specio el cervedoj, kies ambaŭ seksoj havas kornojn: ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris je la kornaro la nordan cervon, kiu havis ĉirkaŭ la kolo brilpuran kupran ringon kaj estis alligita [4]. parhufulojboaco
Rim.:
PIV naive rimarkigas: „La en Fundamento registrita
ĉirkaŭfrazo
*norda cervo por esprimi rangifero (boaco)
estas zoologie malĝusta kaj tial evitinda“. En tiu
rimarkigo
estas konfuzitaj lingva koncepto kaj biologia klasifiko; ial
ĉe multe pli kritikinda
„ĉirkaŭfrazo“ terpomo
simila averto ne aperas.
La lingva koncepto estas bazita sur aliaj ideoj ol la
zoologia; temas pri iom granda cervedo kun
disbranĉiĝantaj
kornoj; tial kaj la nobla cervo, kaj la norda cervo estas
cervoj, dum ekz-e la alko ne estas cervo.
Oni ankaŭ atentu la terminojn
„cervobredado“,
„cervobredisto“, abunde uzatajn en priskribo de
la vivo de
nordaj popoloj:
sed Umka estas bonega cervobredisto, li scias
ĉiujn destinitajn en sia cervaro, kaj la juna,
belega cervido ne devas morti
[5]
— ĉi tie, evidente, temas pri la nordaj cervoj, kiuj
solaj estas bredataj; kaj oni ne diras „boacbredado“
aŭ „rangiferbredado“.
[Sergio Pokrovskij]
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La destinita vivi
5. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La destinita vivi
- angle:
- reindeer
- beloruse:
- паўночны алень
- bretone:
- karv-erc'h
- ĉeĥe:
- sob
- france:
- renne
- germane:
- Ren
- hebree:
- איל
- hungare:
- tarándszarvas, rénszarvas
- indonezie:
- karibu
- itale:
- renna, caribù (se varietà nord-americana)
- japane:
- トナカイ
- latinece:
- Rangifer
- nederlande:
- rendier
- pole:
- renifer
- ruse:
- северный олень
- slovake:
- sob
- svede:
- ren
ruĝa cervo
- Granda ruĝebruna cervo el nordaj Ameriko, Eŭropo, Azio, vivanta en arbaroj kaj montaroj (Cervus elaphus): el iu arbusto elsaltas du junaj ruĝaj cervidoj kun blankaj makuletoj sur ripoj [6].
6.
J. Kozarac, trad. D. Klobučar:
Slavonia Arbaro, Kroata Esperanto-Ligo, 2006
- angle:
- red deer
- beloruse:
- звычайны алень
- ĉine:
- 馬鹿 [mǎlù]
- france:
- cerf rouge, cerf noble
- germane:
- Rothirsch
- itale:
- cervo europeo, cervo nobile
- japane:
- アカシカ
- latinece:
- Cervus elaphus
- nederlande:
- edelhert
- pole:
- jeleń szlachetny, jeleń europejski