1cenzur/i cenzuriserĉi 'cenzuri' [cenzur.0i] (tr) Kontroli publikigadon de informoj, ekz. laŭ politika kaj morala vidpunktoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo VivZam ; en Boulogne la organizantoj petis, ke Zamenhof rezignu pri la lasta strofo de „La preĝo sub la verda standardo“, ĉar ĝi enhavis la koncepton pri egaleco de „kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj”, en la UK de 1906 oni cenzuris alian parton de lia inaŭgura parolado [1]; mi ricevis cenzuritan leteron de esperantisto en Ĉeĥoslovakio, kiu kontraŭvole metis en sian koverton esperantlingvan propagandan ĵurnalon [2]; respekti mian rajton esprimi mian penson sencenzure [3]. 1. Monato, Carlo Minnaja: Tridek jaroj da saĝo2. Monato, Donald Broadribb: Esperanto en la soclandoj3. Monato, Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio angle: censor beloruse: цэнзураваць ĉeĥe: cenzurovat france: censurer germane: zensieren hebree: לצנזר hispane: censurar hungare: cenzúráz itale: censura japane: 検閲する [けんえつする] katalune: censurar perse: سانسور کردن pole: cenzurować portugale: censurar ruse: цензуровать slovake: cenzurovať svede: censurera ukraine: цензурувати cenzuro serĉi 'cenzuro' [cenzur.0o] Ago, procedo cenzuri; institucio, kiu estas komisiita cenzuri: for do la grumblantan maskon, la grimacon de l' cenzur' [4]; la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio VivZam ; eksponaĵoj pri la sovetia poŝtcenzuro inter 1945 kaj 1953 en Aŭstrio [5]; konformismo estus laŭ mi fermi la okulojn pri iuj problemoj, ofte pro timo aŭ pro timigo fare de aŭtoritatuloj aŭ pro pura memcenzuro [6]; ĉu temas pri ia redakta aŭ tradukista cenzuro [7]; la amas-komunikiloj preskaŭ ĉiuj jam estas direktataj de cenzuro, libera ĵurnalismo en Rusio malaperis [8]; pentristoj suferis konstantan cenzuron kaj premon en sia krea laboro [9]. Rim.: Uzo de la vorto cenzuro kun la signifo de taksocifero (t.e. noto3) en ekzameno aŭ lerneja kurso estas evitinda germanismo. 4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko5. Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000/09, p. 186. Monato, Aimo Rantanen: Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto7. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj8. Monato, Stefan Maul: Hororo9. Monato, Bardhyl Selimi: Peniko kaj propagando beloruse: цэнзура, цэнзураваньне germane: Zensur (Informationskontrolle) hebree: צֶנזוּרָה japane: 検閲 [けんえつ] pole: cenzura ukraine: цензура cenzuristoserĉi 'cenzuristo' [cenzur.0isto] Oficisto komisiita por cenzuri: dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la cenzuristo VivZam ; la ŝtata cenzuristo certigis, ke neniu maldeca aŭ malpia libro povu esti legata aŭ eldonita en la lando [10]; onidire 40 000 cenzuristoj en Ĉinio kontrolas la reton [11]. 10. Monato, Albisturo Kvinke: Ŝanĝiĝanta mondo11. Monato, Stefan Maul: Reta demokratio angle: censor beloruse: цэнзар ĉeĥe: cenzor ĉine: 批評家 [pīpíngjiā], 台谏 [táijiàn], 臺官 [táiguān] france: censeur (chargé de la censure) germane: Zensor hebree: צֶנזוֹר hispane: censor hungare: cenzor itale: censore (ufficiale di censura) japane: 検閲官 [けんえつかん] katalune: censor, censurador perse: مأمور سانسور، سانسورچی pole: cenzor portugale: censor ruse: цензор slovake: cenzor ukraine: цензор administraj notoj