Aldoni tradukojn al ReVo:

8central/o SPV

centralo

serĉi 'centralo'
[centra1.0o]
en:
1.
[centra1.0o.TEL]
en:
TEL Komutejo, nodo en komunikada reto: ankoraŭ iuj regionoj (eĉ urboj) estas senigitaj de fiksaj telefonoj pro nefunkciado de la tieaj malnovaj telefoncentraloj ŝtataj [1]. SUP:ŝaltcentraloVD:nabo2
2.
[centra1.0o.ELE]
en:
ELE Fabriko produktanta elektran energion (sin. elektrejo) aŭ varmon: oni ankoraŭ ne konstruis tiun centralon, kaj saviĝis valora apudrivera naturprotektita arbaro [2]; en la 70aj kaj 80aj jaroj la grandaj elektroproduktantoj konstruis nukleajn centralojn [3]; la katastrofo en la ĉernobila nuklea elektra centralo [4]; centraloj produktantaj elektron el […] vento [5]. PRT:generatoro
3.
[centra1.0o.oficejo]
en:
(arkaismo) Centra oficejo: sindikata centralo.
angle:
1. central, telephone exchange 2. power plant, power station, generating station 3. central office
beloruse:
1. Ð²ÑƒÐ·ÐµÐ» сувязі, тэлефонная станцыя 2. Ñ†ÑÐ½Ñ‚раль 3. ÑˆÑ‚аб-кватэра (фірмы, арганізацыі), галоўны офіс
ĉeĥe:
 centrála, výrobna energie, ústředna
france:
1. centrale (téléphonie) 2. centrale (énergie) 3. centrale
germane:
1. Zentrale 2. Kraftwerk 3. Zentrale
hebree:
 ×ž×¨×›×–×™×”
hispane:
 central
hungare:
1. központ (centrálé), centrálé 2. erőmű 3. központ (székhely)
itale:
 centrale
katalune:
 central sindikata ~o: central sindical.
nederlande:
 centrale
pole:
1. centrala telefoniczna 3. centrala, kwatera główna
portugale:
 central
ruse:
1. ÑƒÐ·ÐµÐ» связи, телефонная станция 2. Ñ†ÐµÐ½Ñ‚раль 3. ÑˆÑ‚аб-квартира (организации)
slovake:
 centrála, ústredňa
ukraine:
 Ñ†ÐµÐ½Ñ‚раль

akvocentralo, akvoenergia centralo, hidroelektra centralo

serĉi 'akvocentralo'
serĉi 'akvoenergia centralo'
[centra1.akvo0o]
en:
Centralo2, en kiu oni uzas akvogeneratorojn por produkti elektron: estis konstruitaj pluraj akvocentraloj sur la rivero Drin [6]; la akvoenergiaj centraloj, kiuj dependas de akvo, havos gravajn problemojn [7]; grandaj akvobaraĵoj por funkciigi hidroelektrajn centralojn estas malŝatataj de mediprotektantoj pro siaj kromefikoj [8].
6. Monato, Bardhyl Selimi: Energia debato, 2008
7. Monato, Evgeni Georgiev: Temperaturleviĝo en Tirolo, 2008
8. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?, 2007
beloruse:
 Ð³Ñ–драэлектрастанцыя, ГЭС
germane:
 Wasserkraftwerk

atomcentralo, nuklea centralo

serĉi 'atomcentralo'
serĉi 'nuklea centralo'
[centra1.atom0o]
en:
[centra1.atom0o.ELE]
en:
ELE Elektrocentralo produktanta elektron per kernenergia reakcio: dum la tridekjara ekzisto de atomcentraloj oni ne ankoraŭ decidis en Svisio pri la definitiva stokado de la nukleaj rubaĵoj [9]; Litovio akceptis la devon fermi sian nuklean centralon en Ignalina, kie funkciis du Ĉernobil-tipaj reaktoroj [10]; la […] venta energio instalita en Hispanio superis en novembro unuafoje tiun de la sep atomcentraloj [11].
beloruse:
 Ð°Ñ‚амная электрастанцыя, АЭС
ĉeĥe:
 atomová elektrárna
france:
 centrale nucléaire
germane:
 Atomkraftwerk, Kernkraftwerk
hispane:
 central nuclear
indonezie:
 PLTN
itale:
 centrale nucleare
nederlande:
 atoomcentrale
ruse:
  атомная электростанция
slovake:
 atómová elektráreň
ukraine:
 Ð°Ñ‚омна електростанція

biomasa centralo

serĉi 'biomasa centralo'
[centra1.biomasa_0o]
en:
Centralo2, kiu produktas varmon (kaj eventuale elektron) per bruligo aŭ gasigo de organikaj restaĵoj: ili liveras segaĵ-lignopecetojn al biomasa centralo kaj kompense ricevas varmon kaj elektron [12]; ili estas provizataj per varma akvo, kiu fluas rekte el la biomasa centralo [13].
12. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, 2012
13. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, 2012
germane:
 Biomassekraftwerk

elektrocentralo

serĉi 'elektrocentralo'
[centra1.elektro0o]
en:
[centra1.elektro0o.ELE]
en:
ELE Centralo2 produktanta elektron; elektrejo: venenis la rilatojn la elektro-centralo sur la rivero Danubo: slovakoj, malgraŭ hungaraj protestoj, deflankigis la riveron por produkti elektron [14]; ĉiujare centmiloj da homoj mortas pro la uzo de karbo kiel fuelo por elektrocentraloj [15].
14. Monato, Karlo Juhász: Nubo super Danubo, 2007
15. Cindy: Elektraj nazioj, Mondogazeto, 2013-09-30
beloruse:
 ÑÐ»ÐµÐºÑ‚растанцыя
france:
 centrale électrique
germane:
 Kraftwerk
katalune:
 central elèctrica
pole:
 elektrownia

karbocentralo

serĉi 'karbocentralo'
[centra1.karbo0o]
en:
[centra1.karbo0o.ELE]
en:
ELE Elektrocentralo produktanta elektron per bruligo de karbo: rubgaso el karbocentraloj [16].
16. A. Oberndorfer: Verdigo de dezertoj kontraŭ klimata ŝanĝo, Esperanta Retradio, 2013-08-14
beloruse:
 Ð²ÑƒÐ³Ð°Ð»ÑŒÐ½Ð°Ñ электрастанцыя
france:
 centrale à charbon
germane:
 Kohlekraftwerk

ŝaltcentralo

serĉi 'ŝaltcentralo'
[centra1.sxalt0o]
en:
Centralo1, el kiu oni reguligas provizreton de elektro, akvo, komunikado, trafiko ks: atako kontraŭ la elektronikaj ŝaltcentraloj de ŝtato [17].
germane:
 Schaltzentrale, Stellwerk

varmocentralo, hejta centralo

serĉi 'varmocentralo'
serĉi 'hejta centralo'
[centra1.varmo0o]
en:
Centralo2, provizas varmon por hejtado ktp, ofte produktita kiel flankprodukto de elektroproduktado aŭ ĥemia procezo: konstruiĝos pli da domoj [kaj] komuna hejta centralo [18]; danke al subtera magmo troviĝas […] varmo- kaj energio-fontoj por tervarmaj centraloj [19].
18. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo, 2009
19. Monato, Isikawa Takasi: Kiam tremetoj fariĝas tremegoj, 2015
beloruse:
 Ñ†ÐµÐ¿Ð»Ð°Ñ†ÑÐ½Ñ‚раль
germane:
 Fernwärmekraftwerk, Heizkraftwerk
katalune:
 central tèrmica
pole:
 ciepłownia
ruse:
 Ñ‚еплоцентраль

administraj notoj

pri ~o 3.:
      PIV havas alian difinon, kaj la tuta senco ŝajnas arkaika
      aÅ­ nacilingva.
      [Sergio]