*fabriko
- Ejo, en kiu oni produktas pogrande komercaĵojn: konata fabriko de ĉampano [1]; li estas direktoro en fabriko de tabako [2]; en la fabriko […] oni faris konservaĵojn el fiŝoj kaj viando [3]; ni laboras en la sukerfabriko [4]; paperfabrikoj [5]; apud la unua metiejo rapide fariĝis moderna fabriko por konstruado de aŭtobusoj [6]. manufakturo, uzino
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
6. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
6. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
- angle:
- factory
- beloruse:
- фабрыка, завод
- bretone:
- greanti, labouradeg
- ĉeĥe:
- továrna, závod
- ĉine:
- 硙 [wèi], 工厂 [gōngchǎng], 工厂建筑 [gōngchǎngjiànzhù]
- france:
- fabrique, usine
- germane:
- Fabrik, Werk
- hispane:
- fábrica
- hungare:
- gyár
- ide:
- fabrikerio
- japane:
- 工場 [こうじょう], 製造所 [せいぞうしょ], 製作所 [せいさくしょ]
- katalune:
- fàbrica
- nederlande:
- fabriek
- pole:
- fabryka, wytwórnia
- portugale:
- fábrica
- ruse:
- фабрика, завод
- slovake:
- továreň
- svede:
- fabrik
- tibete:
- བཟོ་གྲྭ་
- turke:
- fabrika
- ukraine:
- фабрика, завод
- volapuke:
- fablüd
fabriki
(tr)
- Produkti komercaĵojn en fabriko: fabriki meblojn [7]; tie oni fabrikis la famajn vazojn el blanka kaj nigra argilo [8]. (figure) mi fabrikas mian tezon: jen estas ĉio [9]; fabriku aferojn por la milito kaj vi fariĝos milionulo [10].
7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
10. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
10. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
- angle:
- manufacture
- beloruse:
- вырабляць, прадукаваць
- bretone:
- oberiañ, fardañ (oberiañ)
- ĉeĥe:
- průmyslově vyrábět
- ĉine:
- 制做 [zhìzuò], 打造 [dǎzào], 造 [zào], 生产 [shēngchǎn]
- france:
- fabriquer (produire), produire (fabriquer)
- germane:
- fabrizieren, produzieren, herstellen, anfertigen
- hispane:
- fabricar
- hungare:
- gyárt
- ide:
- fabrikar
- japane:
- 製造する [せいぞうする], 製作する [せいさくする], 生産する [せいさんする]
- katalune:
- fabricar
- nederlande:
- fabriceren
- pole:
- profukować, wytwarzać
- ruse:
- производить
- slovake:
- vyrobiť, vyrábať
- turke:
- üretmek
- ukraine:
- виготовляти, виробляти, випускати, робити, фабрикувати
- volapuke:
- fablüdön
fabrikado
- Ago fabriki: fabrikado de maŝinoj [11]; fabrikado de la komercaĵoj [12]; fabrikado kaj komerco de agrikulturaj produktaĵoj Metrop ; li subkaŝe observadis ĉion, kio okazis dum la miksado de la diversaj ingrediencoj kaj eltrovis la sekretojn de la fabrikado [13]; fabrikado de la metilalkoholo, vitriolo aŭ celulozo [14].
11.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
12. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
13. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
12. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
13. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
- beloruse:
- вытворчасьць
- bretone:
- oberiadur
- ĉeĥe:
- fabrikace, továrenská výroba
- france:
- fabrication, production
- germane:
- Fabrikation, Produktion, Herstellung
- hispane:
- fabricación
- hungare:
- gyátás
- japane:
- 製造 [せいぞう]
- katalune:
- fabricació
- nederlande:
- het fabriceren
- pole:
- profukcja, wytwórstwo
- ruse:
- производство
- slovake:
- továrenská výroba
- turke:
- üretim
- ukraine:
- собівартість продукції
fabrikanto
- 1.
- Iu okupita per fabrikado: fabrikantoj de argilaj vazoj [15]; fabrikantoj de armiloj kun glavoj [16]; kiel fabrikanto de porvitrinaj manekenoj mi scias, ke tiuj ĉi mezuroj jam estis donitaj de la fama modfirmao Christian Dior en 1947 [17]; (figure) kelkaj pseŭdosciencaj fabrikantoj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn [18].
- 2.
- Firmao, kiu fabrikas certan produkton: Intel, la inventinto de la arkitekturo, regis la merkaton, lasante al fabrikantoj de kongruaj procesoroj okupiĝi pri nur la plej malpotencaj procesoroj [19]; la grandaj ŝtalaj ringoj, el kiuj konsistas la reaktoro […] estas de la sama fabrikanto [20]; ovoj el oro, kovritaj per ceramiko kun surprizo interne [kiujn] mendis ĉiujare la Caroj fine de la deknaŭa jarcento ĉe la franca fabrikanto Fabergé [21].
15.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
17. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
19. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
20. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014
21. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
17. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
19. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
20. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014
21. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
- angle:
- manufacturer
- beloruse:
- фабрыкант
- bretone:
- oberier, farder
- ĉeĥe:
- hanl. fabrikant, továrník
- ĉine:
- 厂家 [chǎngjiā], 制造厂 [zhìzàochǎng], 制作者 [zhìzuòzhě], 工厂主 [gōngchǎngzhǔ], 制造者 [zhìzàozhē]
- france:
- constructeur (fabriquant), fabriquant
- germane:
- Hersteller, Produzent, Fabrikant
- hispane:
- fabricante
- hungare:
- gyáros, gyártó
- japane:
- 工場主 [こうじょうしゅ], 製造元 [せいぞうもと], メーカー [めーかー]
- katalune:
- fabricant
- nederlande:
- fabrikant
- pole:
- fabrykant (przest.), producent, wytwórca
- ruse:
- фабрикант
- slovake:
- továrnik, výrobca
- turke:
- üretici, üreten
- ukraine:
- фабрикант
pensfabriko
- Privata asocio aŭ fondaĵo, kiu studas sociajn kaj politikajn temojn kaj pri ili publikigas raportojn, rekomendojn: la Centro por Politikaj Alternativoj […] estas pensfabriko pri civila socio en Srilanko [22].
22.
Rezwan, trad. T. Nee:
Informgrafiko: 5 faktoj pri tamila komunumo en la nordo de
Srilanko, GlobalVoices, 2014-11-23
- angle:
- think tank
- ĉine:
- 研究院 [yánjiùyuàn], 智囊机构 [zhìnángjīgòu], 智库 [zhìkù]
- france:
- club de réflexion, laboratoire d'idées
- germane:
- Denkfabrik, Forschungsinstitut
- japane:
- シンクタンク [しんくたんく], 総合研究所 [そうごうけんきゅうしょ]