1bulvard/o JED bulvardoserĉi 'bulvardo' [bulvar.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ĉirkaŭrempara promenejo interne de urbo. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Larĝa strato borderita per arboj, kutime surloke de iamaj urbomuroj: proklamas la riĉon de l' urba kulturo butikoj, bulvardoj lumfeste kronitaj [1]; la granda bulvardo trairanta la ĉefurbon [2]. aleo, avenuo 1. Krys Ungar: Meznokto metropola, p. 972. Bardhyl Selimi: Tirana politiko renversita, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 17a angle: boulevard beloruse: бульвар ĉeĥe: boulevard, bulvár, hlavní ulice france: boulevard germane: Boulevard (Prachtstraße) hebree: שדרה hispane: bulevar hungare: körút, sugárút, bulvár indonezie: bulevar japane: 大通り [おおどおり], ブールバール nederlande: boulevard perse: بلوار pole: bulwar, promenada rumane: bulevard ruse: бульвар, аллея slovake: bulvár, trieda (široká ulica) ukraine: бульвар, алея bulvarda serĉi 'bulvarda' [bulvar.0a] Rilata al bulvardo, celata al surstrata publiko: bulvarda teatro; bulvardaj gazetoj [3]. 3. Monato, Stefan Maul: Postmilite, 2005 beloruse: бульварны germane: Boulevard- bulvardismo serĉi 'bulvardismo' [bulvar.0ismo] Malserioza ĵurnalismo: la gazetaro adaptiĝis kaj ŝanĝiĝis pro la televido (kun tendenco al bulvardismo) [4]. 4. Monato, Stefan MAUL: Mallegemo, 2004 beloruse: бульварная журналістыка germane: Boulevardjorunalismus administraj notoj