*buked/o UV *bukedo serĉi 'bukedo' [buked.0o] 1.[buked.0o.fasko] Kunligaĵo da detranĉitaj floroj ks: dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj Fab3 ; bukedo da diantoj [1]; [ĉe] la supro, kie kreskis bukedo de grandaj folioj kaj daktiloj [2]; ŝi […] montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis [3]; [tie] kuŝis dek unu blankaj plumoj de cignoj, ŝi kolektis ilin kaj faris el ili bukedon [4]; mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon [5]; sur ambaŭ bordoj de la rivero sin etendis […] palmaj bukedoj [6]; bukedo de fajraĵo [7]. fasko, tufo 2.[buked.0o.FIG] (figure) Aro da belaĵoj: bukedo da belaj virinoj, da agrablaj versoj; vera bukedo de hispanaj, francaj, italaj, israelaj kaj libanaj kantoj [8]; li liveris tutan bukedon da kialoj por suspektiĝo [9]; oni diras ke la bukedo de la vino (odoro)de Mileŝtij Miĉj rakontas pri la popolaj trajtoj de moldavianoj [10]; ĉu vi komplezos aŭditorii bukedon el miaj komponaĵoj [11]? jen eta bukedo el la mesaĝoj, kiuj eltenas tradukon Esperanten [12]. 1. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 92. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII7. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 38. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Mileŝtj Miĉj – La plej granda subtera urbo en la mondo11. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 412. Monato, István Ertl: Voĉo de voĉdonantoj, 2003 angle: bouquet beloruse: букет bretone: boked, bokedad ĉeĥe: kytice, puget ĉine: 1. 施特劳斯 [shītèláosī], 争执 [zhēngzhí] france: bouquet germane: Strauß la ~o de la vino: Bouquet. hebree: זר hispane: ramo hungare: 1. virágcsokor 2. csokor japane: 花束 [はなたば], 一束 [いっそく] pole: 1. bukiet 2. bukiet, kwiat portugale: buquê ruse: букет slovake: kytica ukraine: букет administraj notoj