Aldoni tradukojn al ReVo:

bufr/o PV

bufro

serĉi 'bufro'
[bufr.0o]
1.
[bufr.0o.TEK]
TEK Parto de maŝino aŭ veturilo moderiganta tro fortajn eksterajn puŝojn aŭ premojn horizontalajn: (figure) rekte rilati interkulture estas timige, ĉar tiel perdiĝas la lingva barilo, kiu agas bufre kaj moderigas la ŝokojn [1].
a)
[bufr.0o.FER]
FER Ŝtipforma instalaĵo en la ekstremoj de vagonoj por moderigi iliajn kunpuŝiĝojn: utiligante la momenton de haltigo [li] eksaltis sur la bufrojn, [kaj] pasis inter la du veturiloj [2]; la deĵoranto aŭdigis akran fajfon, la vagonaro kolere ekgrincis per la bufroj Metrop .
b)
[bufr.0o.AUT]
AUT Horizontala stango, kiu mildigas la damaĝojn en kazo de kolizio, muntita ĉe la antaŭo kaj ĉe la malantaŭo de la veturilo.
Rim.: Ne konfuzu kun amortizilo, dampilo2.
2.
[bufr.0o.KOMP]
KOMP Memoro por provizora konservado de datumoj, precipe ĉe kunlaboro de diversrapidaj traktiloj.
3.
[bufr.0o.ELET]
ELEELET Ilo kiu konektas aparatojn kaj kondukilojn kun malsamaj elektraj rezistancoj aŭ kiu stokas provizore energion por poste liveri ĝin pli rapide.
4.
[bufr.0o.KEM]
Miksaĵo, kiu reagas moderige al aldonado de substancoj, ekzemple konservas pH-valoron malgraŭ aldono de fortaj acidoj aŭ bazoj: kalcia karbonato […] funkcias kiel bufro kontraŭ oceanacidiĝo [3].
5.
[bufr.0o.POL]
POL Geografia zono aŭ neŭtrala ŝtato inter du malamikaj aŭ konfliktantaj ŝtatoj: bufroŝtato [4]; en 1830 Belgio kreiĝis kiel bufro inter la eternaj rivaloj Francio kaj Germanio [5]; minitan terenon […] eniris membroj de la grek-kipra fajrobrigado, kiam ili eniris la bufrozonon dividantan Kipron [6].
6.
[bufr.0o.FIG]
Ia rimedo, kiu efikas moderige kontraŭ eksteraj danĝeraj influoj: Svedaj Sindikatoj [diskutas] pri starigo de ŝtataj bufrofondusoj [7]; ili historia kono estas bufro kontraŭ la kaptiloj de naiveco [8].
1. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
3. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
4. , bufroŝtato
5. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
6. Monato, Roberto Pigro: Brigadistoj min-acitaj, 2011
7. Monato, Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, 2004
8. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
angle:
buffer, bumper
beloruse:
буфэр
ĉeĥe:
vyrovnávací paměť
ĉine:
1. 緩沖器 [huǎnchōngqì], 减震器 [jiǎnzhènqì], 消音器 [xiāoyīnqì] 2. 緩沖存儲器 [huǎnchōngcúnchǔqì], 緩存 [huǎncún], 緩衝台 [huǎnchōngtái] 5. 緩衝區 [huǎnchōngqū]
france:
1.a tampon (amortisseur)
germane:
Puffer 1.b Stoßstange, Stoßfänger, Knautschzone 2. Pufferspeicher, Zwischenspeicher, Cache 3. Pufferschaltung 4. Puffer(lösung) 5. Pufferzone
hebree:
פגוש
hispane:
1.a tope (amortiguador entre vagones) 1.b parachoques 2. búfer 3. condensador eléctrico 5. zona desmilitarizada ~oŝtato: estado neutral. ~ozono: zona neutral.
hungare:
1.a ütköző 2. átmeneti tár, puffer
itale:
1.a respingente (ferr.) 1.b paraurti 2. buffer, memoria tampone, memoria ausiliaria 3. buffer, tampone 5. cuscinetto ~oŝtato: stato cuscinetto. ~ozono: area cuscinetto.
japane:
緩衝器 [かんしょうき], バンパー, バッファ
nederlande:
1.b bumper 2. buffer 3. condensator 5. buffer ~oŝtato: bufferstaat. ~ozono: bufferzone.
pole:
bufor, pamięć (buforowa) 1.a bufor, zderzak ~oŝtato: państwo buforowe. ~ozono: strefa buforowa.
rumane:
~oŝtato: stat tampon.
ruse:
буфер
slovake:
vyrovnávacia pamäť 2. vyrovnávacia pamäť
ukraine:
буфер, бампер

administraj notoj