Brn/o, Brunn/o, Brun/o Brno, Brunno, Bruno serĉi 'Brno' serĉi 'o' [brn.0o] [brn.0o.urbo] Granda urbo en Ĉeĥujo, la historia centro de Moravio, ĉ. 190 km sudoriente de Prago: vienaj infanoj gastis en Prago, Brno, Bratislavo kaj Krakovo, por prezenti al tieaj loĝantoj kristnaskajn kantojn [1]; la trajnoj veturos en ĉiuj direktoj, ligante diversajn urbojn: Parizo, Stutgarto, Dresdeno, Prago, Gdansko, Brno, Bratislavo [2]; prelegoj prezentitaj en la konferenco okazinta en Brunno la 4an de decembro 2004 [3]. Bruno (vira nomo)Rim.: La Akademio de Esperanto rimarkigas: «3.4 Krome, oni konsideru la fonetikajn apartaĵojn de Esperanto: la esperantigo ne entenu silabe elparolendajn konsonantojn (kiel la „r“ en „Brno“ — preferinda povus esti la formo Bruno laŭ la germana kaj latina nomoj de tiu urbo…)» [4]. Cetere, laŭ tiu Rekomendo la formo Brno ja estas tolerebla kiel „parte asimilita“ nomo (en la ĉeĥa prononco ĝi estas dusilaba, kun la akcento sur /r/; en Esperanto „Brno“ iĝas unusilaba kun la akcento sur la fina /o/). 1. Evgeni Georgiev: Mez-Eŭropo: Onto-ponto, Monato, 2000/05, p. 112. Walter Klag: Trajnojn trak-tante, Monato, 2011/11, p. 173. Katalogo de UEA4. Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj, 2013-10-10 angle: Brno beloruse: Брно ĉeĥe: Brno ĉine: 布尔诺 [bùěrnuò] france: Brno germane: Brünn japane: ブルノ latine: Bruna nederlande: Brno pole: Brno ruse: Брно administraj notoj ~o, ~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.