2bracelet/o braceletoserĉi 'braceleto' [bracel.0o] Ornamaĵo portata ĉirkaŭ la manradiko, la brako aŭ la kruro: li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino [1]; ni trovis […] ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn [2]; Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon [3]; ŝi havis sur si silkan veston, orajn braceletojn kaj sukcenajn perlojn [4]; li donacis al mi du braceletojn por la kruroj [5]. ĉirkaŭmano, brakringo, krurringo. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:302. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:503. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:114. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX angle: bracelet beloruse: бранзалет bretone: tro-vrec'h bulgare: гривна ĉeĥe: náramek france: bracelet germane: Armband, Armreif hebree: צמיד hispane: brazalete hungare: karperec japane: 腕輪 [うでわ], ブレスレット nederlande: armband pole: bransoleta ruse: браслет slovake: náramok tibete: སྒྲོག་གདུང་ ukraine: браслет administraj notoj