Bonn/o PIV1 Bonnoserĉi 'Bonno' [bonn.0o] Urbo ĉe Rejno, ĉ. 20 km sude de Kolonjo, sidejo de la okcidentgermana registaro de 1949 ĝis la reunuiĝo en 1990: malsupra Rejno […komenciĝas], kie de oriento la rivereto Sieg proksime de Bonno enfluas la Rejnon [1]; Trevor Steele […] oficis en Mararmea fako en Aŭstralio, en aŭstralia ambasado en Bonno [2]; Kramer naskiĝis en Bonaero (Argentino) kaj […] doktoriĝis en Bonno [3]. 1. Vikipedio, Regiono Malsupra Rejno2. La Ondo de Esperanto, Valentin Melnikov: Recenzo: Vere aŭ fantazie?, n-ro 3 (245), 20153. La Amerika Komisiono de UEA speciale ofertas la prelegon Logiko ..., Revuo Esperanto, Novembro 23, 2021 angle: Bonn beloruse: Бон (горад) france: Bonn germane: Bonn pole: Bonn ruse: Бонн administraj notoj