Aldoni tradukojn al ReVo:

1bombard/i PV

bombardi

serĉi 'bombardi'
[bombar.0i]
(tr)
1.
[bombar.0i.MIL]
MIL Daŭre kanoni ion: ili bombardos la urbon, se oni tuŝos al la studentoj eĉ unu haron [1]; la blankuloj bombardas ilin de aeroplanoj, kanonas de la maro per la alianca ŝiparo, verŝas sur ilin murdan pluvegon de ĉiuj flankoj [2]. VD:bombi, pripafi
2.
[bombar.0i.FIG]
(figure) Ripete senpaciencige direkti postulojn al iu: la ruĝiĝo, kiu kovris lian vizaĝon […] estis eĉ pala kompare al tiu, kiu bombardis lin je tiu momento [3]; bazarulo […] trovis sin foje sub la bombardado de plendantino [4]; individuaj esperantistoj bombardas anojn de la Eŭropa Parlamento per petleteroj [5].
1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 3. La eŭrope edukita homo.
3. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 16. Malsaĝuloj Kreskas Mem, Sen Plugo Kaj Sem’
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68)
angle:
bombard
beloruse:
бамбардаваць
ĉeĥe:
bombardovat, ostřelovat
ĉine:
1. 轟炸 [hōngzhà], 检获 [jiǎnhuò]
france:
bombarder
germane:
bombardieren 1. beschießen
hebree:
לְהַפְצִיץ
hispane:
bombardear
itale:
1. cannoneggiare, bersagliare 2. bombardare (fig.), bersagliare
japane:
砲撃する [ほうげきする], 攻めたてる [せめたてる], 浴びせる [あびせる]
pole:
1. bombardować, prowadzić ostrzał 2. bombardować
ruse:
бомбардировать
slovake:
bombardovať, ostreľovať
ukraine:
бомбардувати

administraj notoj