tradukoj: be bg cs de en fr hu nl pl ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

bitum/o 1

bitumo  

serĉi 'bitumo'
[bitum.0o]
en: bitumen;
KEM
Nigre bruna terpeĉo, uzata por tegaĵo de stratoj kaj tegmentoj: la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko [1]; en Selenica troviĝas dumiljara minejo de tre bonkvalita bitumo, kiu estis uzata i.a. por pavimi la bulvardojn de eŭropaj ĉefurboj [2]; la alunskisto estas skisto penetrita per karbo kaj bitumaj substancoj [3]. VD:asfalto, gudro, peĉo, terpeĉo

bitumi

serĉi 'bitumi'
[bitum.0i]
en:
(tr)
Kovri aŭ ŝmiri per bitumo.


tradukoj

anglaj

~o : bitumen.

belorusaj

~o : бітум; ~i: пакрываць бітумам.

bulgaraj

~o : битум.

ĉeĥaj

~o: bitumen, zemní vosk, živice.

francaj

~o : bitume; ~i: bitumer, bituminer.

germanaj

~o : Bitumen.

hungaraj

~o : bitumen; ~i: bitumenez, aszfaltoz.

nederlandaj

~o : bitumen; ~i: bitumineren.

polaj

~o : bitum; ~i: bitumować, pokrywać bitumem.

rusaj

~o : битум; ~i: покрывать битумом.

slovakaj

~o: bitúmen, živica.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:3
2. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo
3. Vikipedio, Skisto

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o :
      La referencoj inter bitumo, terpeĉo kaj asfalto estas
      cirklaj kaj la difinoj de asfalto kaj bitumo aspektas al mi
      malĝustaj de faka vidpunkto.[MB]
    

ℛevo | datumprotekto | bitum.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2019/01/19 11:10:14