1bibliotek/o JED bibliotekoserĉi 'biblioteko' [biblio1.0o] 1.[biblio1.0o.ejo] Publika servo kaj ties ejo (ĉambro, domo), kie oni konservas librojn, gazetojn kaj eventuale ankaŭ aliajn registritajn datumojn (sondiskojn, filmojn ktp) por ebligi al la homoj legi, uzi aŭ pruntepreni ilin: ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon [1]; mi konatiĝadis kun la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj [2]; loĝantaj en urboj pruntas la necesajn librojn el bibliotekoj [3]; mi vizitis la ĉefajn eŭropajn bibliotekojn kaj konsultis la plej eminentajn historiistojn [4]; la aŭtoroj, interalie, abunde utiligis la materialojn, kiuj troviĝas en la arkivo de CED, en la Biblioteko Hodler de UEA kaj en la Internacia Esperanto-Muzeo [5]; mi ŝatas bibliotekojn por biblioteki, ne por fari laboron, kiu postulas egan, egan […] streĉon de la menso [6]; (figure) Longino estis priskribata kiel „vivanta biblioteko kaj iranta muzeo“ – tiel granda estis lia klereco [7]. librejo2legosalono, librotenejo2arkivejo, muzeo1 2.[biblio1.0o.kolekto] Kolekto da libroj, privata aŭ publika: mi havas nek edzinon, nek infanojn, nek bibliotekon, sed ― kiel mi diris ― mi abonas la Gazeton de Anoncoj [8]; mia edzino lasis al la filinoj malgrandan bibliotekon, kiu enhavas ankaŭ verkojn de poezio [9]; vojaĝolibroj […] plenigis la bibliotekon de Fernando [10]; (figure) tiu unua volumeto Rumanaj legendoj kaj rakontoj aperas en Esperanto, kaj promesas plezurigi nin kaj pliriĉigi nian esperantan bibliotekon [11]. kabineto1 3.[biblio1.0o.serio] (figure) Sinonimo de serio en kelkaj seriotitoloj: „Biblioteko Tutmonda“ [12]; „Esperanta Biblioteko Internacia“ (eldonita de Ellersiek kaj Borel) [13]. 4.[biblio1.0o.KOMP] Speciale aranĝita dosiero, entenata programajn partojn (subprogramojn: procedurojn, makroojn, konstantojn ktp), atingeblajn per ilia nomo dum bindado kun programo: dinamike bindebla biblioteko; biblioteko de matematikaj, grafikaj funkcioj. 5.[biblio1.0o.sxranko] (evitinde) Libroŝranko aŭ librobretaro: apud la kameno pendis malgranda biblioteko, kiu ĉe la unua rigardo […] enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo [14]; dekstre de la pordo dormetis iu meblo bibliotek-simila […] sufiĉe alta kaj ĝia supra parto havis vitrajn pordetojn kun malhelruĝaj kurtenoj [15]. Rim.: PIV2 retenas tiun sencon, sed por mi ĝi estas surpriza kaj fremda. Neniam mi nomus meblon biblioteko. Kiel atestas diskuto en soc.culture.esperanto, por plimulto da esperantistoj la esperanta vorto biblioteko ne havas ĉi tiun sencon. Tiu senco malestas en pluraj gravaj tradukvortaroj. Eksterdube la vortoj „libroŝranko“ kaj „librobretaro“ estas bone atestitaj en la literaturo kaj de ĉiuj bone komprenataj; ekzemploj pri mebla biblioteko maloftas kaj ne estas imitindaj. [Sergio Pokrovskij] Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri librejo, librotenejo, librarejo. 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo6. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 87. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro9. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria11. Monato, Adriana Pavani: Rumanaj legendoj el Brazilo, 200312. , Biblioteko Tutmonda13. , Esperanta Biblioteko Internacia14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la hejmo de la metiisto, (de nov-jorka kuracisto, rerakontita de E. Weilshäuser)15. Raymond Schwarz: Kiel akvo de l' rivero angle: library 5. book case beloruse: 1. бібліятэка 2. бібліятэка, кнігазбор 3. бібліятэка 4. бібліятэка 5. кніжная шафа ĉeĥe: bibliotéka, knihovna (skříň, místnost, soubor knih) ĉine: 1. 图书馆 [túshūguǎn], 书库 [shūkù], 图书室 [túshūshì], 文库 [wénkù], 公共图书馆 [gōnggòngtúshūguǎn], 藏书 [cángshū] 2. 图书 [túshū] 3. 丛书 [cóngshū] france: bibliothèque germane: Bibliothek 1. Bücherei 2. private Büchersammlung 3. Buchreihe, Schriftenreihe, Gesammelte Werke 4. Lib (Programmbibliothek), Programmbibliothek hebree: סִפְרִיָה hispane: biblioteca hungare: könyvtár indonezie: perpustakaan japane: 図書館 [としょかん], 図書室 [としょしつ], 蔵書 [ぞうしょ], ライブラリ nederlande: bibliotheek, boekerij pole: 1. biblioteka 2. biblioteka, księgozbiór 4. biblioteka 5. biblioteczka rumane: bibliotecă ruse: 1. библиотека 2. библиотека 3. библиотека 4. библиотека 5. книжный шкаф, стеллаж для книг slovake: knižnica, knižnica súborov svede: bibliotek tibete: དཔེ་མཛོད་ཁང་ ukraine: бібліотека administraj notoj