

- 1.
- [bibli.0o.kolekto]
-
Kolekto da antikvaj tekstoj, kies konsisto iom varias laŭ
la
konfesioj, akceptita en judismo, kristanismo (kaj, certagrade,
ankaŭ en islamo) kiel Die inspirita
Sankta Skribo.
- a)
- [bibli.0o.hebrea]
-
Hebrea Biblio:
li ne hezitis alpreni la teruran laboron, kia estis la traduko
de la tuta juda Biblio (nomata Malnova Testamento fare de la
kristanoj)
[1].
- b)
- [bibli.0o.KRI]
La sankta libro de
kristanismo,
konsistanta el la Malnova kaj la Nova
Testamentoj:
la knabo havis la aĝon de nur ses jaroj, sed li jam sciis ion
el la Biblio kaj el la piaj psalmoj
[2];
la Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri
eterna vivo
[3].
- 2.
- [bibli.0o.ekz]
-
Ekzemplero de tiu libro:
Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj,
portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion,
kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam
freŝa,
kaj nevelkanta
[4].
Rim.:
Biblio,1 estas propra nomo, do laŭ
gramatiko ĝi devus esti senartikola kaj kun la majuskla B;
biblio,2 estas nomo komuna kaj
nombrebla:
li disdonis la bibliojn al la lernantoj.
1.
Monato, La influo
de la hebrea lingvo sur Esperanto2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo