Behemot/o Behemotoserĉi 'Behemoto' [behemot.0o] 1.[behemot.0o.BIB] Monstra mita besto en Tanaĥo, ofte bildigita simila al hipopotamo: Behemoton [oni foje] identigis kun elefanto, bubalo aŭ hipopotamo, sed tiuj teorioj klare konfliktas kun la tie priskribita vosto de Behemoto kiu „moviĝas kiel cedro“ [1]. Rim.: En plej multaj tradukoj de la Biblio, ĝi estas simple hipopotamo, tamen ĝia senco estas alia kompare kun Levjatano kaj Zizo: vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; herbon ĝi manĝas, kiel bovo [2]. Rim.: En la romano „Majstro kaj Margarita“ de M. A. Bulgakov, kato, helpanto de Satano nomiĝas Behemoto: Behemoto devus ĝin havi, li estas ĉarmulo [3]; ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fuŝige parolas! – kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forŝiritan de ĝia dorso [4]. 2.[behemot.0o.FIG] (figure) Io aŭ iu monstra, deprime grandega, potenca. levjatano 1. Vikipedio, Behemoto2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob; 40:153. "Majstro kaj Margarita", M. A. Bulgakov: parto 2, ĉapitro 194. "Majstro kaj Margarita", M. A. Bulgakov: parto 2, ĉapitro 24 arabe: 1. بهيموث، بهموت beloruse: бэгемот bulgare: 1. бегемот ĉeĥe: behemoth ĉine: 1. 比蒙 [bǐméng] france: 1. Béhémoth germane: 1. Behemoth hebree: 1. בהמות hungare: 1. Behemót 2. behemót itale: Behemoth katalune: Behemot 2. víbria, quimera nederlande: 1. Behemoth 2. behemoth pole: 1. Behemot 2. behemot portugale: 1. Behemoth, beemote 2. beemote ruse: Бегемот slovake: behemoth ukraine: бегемот administraj notoj