Aldoni tradukojn al ReVo:

*bedaÅ­r/i UV

*bedaÅ­ri

serĉi 'bedaŭri'
[bedaux.0i]
(tr)
1.
[bedaux.0i.cxagrene]
Ĉagrene senti la perdon de iu aŭ io: ĉu vi bedaŭras vian fraton? ne vi, monstro, vi lin malamas [1]! mi bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas Marta ; kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras PrV . VD:malĝoji, funebri
2.
[bedaux.0i.malkontente]
Esti malkontenta pro ia faro aŭ nefaro: mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian deziron Marta ; la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon [2]; kiam li vidis la senvivan fraton […] li ploris kaj bedaŭris: mia frato savis min, kaj mi mortigis lin pro tio [3]; Mi bedaŭras, ke Mi faris Saulon reĝo, ĉar li deturnis sin de Mi [4]; la tajloro postulis la promesitan rekompencon, sed la reĝo bedaŭris la promeson [5]. VD:penti, domaĝi
3.
[bedaux.0i.kunsenti]
(arkaismo) Montri kunsenton kun la malfeliĉo iu; kompati: mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere [6]; sciante, per kia malfacila maniero oni akiras en pli malfrua aĝo la necesajn sciaĵojn, li el la tuta koro bedaŭris tiujn, kiuj iras sur tiu vojo [7]; almenaŭ mi vin petegas, bedaŭru min iom pri la malbonaj horoj, kiujn mi nun pasigos [8]; malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun interesan vidvinon Marta ; vi estas trompita, […] sklavo de lia volo, […] mi povas nur diri: mi vin bedaŭras [9]!
angle:
be sorry, regret, miss
beloruse:
шкадаваць, засмучацца
bretone:
keuziañ, kaout keuz (da)
ĉeĥe:
litovat
ĉine:
歉意 [qiànyì], 憾 [hàn], 歉疚 [qiànjiù], 缺憾 [quēhàn], 痛惜 [tòngxí]
france:
regretter
germane:
bedauern, leid tun 3. bemitleiden
hebree:
להצטער, להתחרט
hispane:
sentir (lamentar), lamentar
hungare:
sajnál
nederlande:
spijt hebben over
norvege:
1. sorge over 2. beklage seg over
pole:
żałować, ubolewać
portugale:
lamentar
ruse:
жалеть, сожалеть, быть огорчённым
tibete:
གྱོད་པ་
ukraine:
жалкувати, шкодувати, бути засмученим

bedaÅ­ro

serĉi 'bedaŭro'
[bedaux.0o]
Sento de tiu, kiu bedaŭras: lia vizaĝo esprimis kvietan malĝojon, bedaŭron ne al la mondo, kiun li forlasis, sed al la homoj, kiuj restis ankoraŭ kondamnitaj al la teda surtera vivo [10]; li aŭdis apenaŭ kelke da vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de tempo Marta ; ha! kruelulo, sen ia bedaŭro ci pistis mian koron [11]; se hieraŭ mi estus mortinta en la glaciejo, mi estus lasinta post mi nek bedaŭron, nek eĉ memoron [12]; ŝi havis neniun bedaŭron pro la ago de ŝi farita [13]; bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras PrV .
angle:
regret, sorrow, remorse
beloruse:
жаль, шкадаваньне, засмучэньне
bretone:
keuz
france:
regret
germane:
Bedauern
hebree:
חרטה, צער
hungare:
sajnálat
nederlande:
spijt
norvege:
sorg, anger
pole:
żal, ubolewanie
ruse:
сожаление
ukraine:
жаль

bedaÅ­re

serĉi 'bedaŭre'
[bedaux.0e]
Kun bedaŭro, bedaŭrante: estas tempo reveni hejmen, – jam? li demandis bedaŭre [14]; [ŝi] iom bedaŭre pensis pri la nekonata riverbordo kiun ŝi ĵus forlasis [15]; la juna japano bedaŭre konstatis, ke la tro multaj eŭropdevenaj fakterminoj baras lian komprenon [16].
angle:
regrettably, regretfully
beloruse:
з жалем
bretone:
gant keuz
france:
à regret, avec regret
germane:
mit Bedauern
hebree:
בצער
hungare:
sajnálattal
nederlande:
met spijt
norvege:
med sorg
pole:
z żalem, z ubolewaniem, ubolewając
ruse:
с сожалением

bedaÅ­rinda

serĉi 'bedaŭrinda'
[bedaux.0inda]
Kiu meritas, naskas bedaŭron: oni permesas al mi forporti por mia bedaŭrinda malsana patrino kelkajn restaĵojn da manĝaĵoj [17]; nu, tio estas tre bedaŭrinda afero […], ke li mortis [18]; tiu bedaŭrinda eraro, kiun kaŭzis ne manko de talento kaj de laboremeco, sed nur tro rapida publikigo […] sen sufiĉe matura elprovado [19]; la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se [ĉiuj paŝoj estus nur] dependantaj de la ordonoj de la ventoj Marta ; vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda [20].
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aÅ­gusto 1911
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
angle:
regrettable, unfortunate
beloruse:
варты жалю
bretone:
keuzius, maleürus
france:
regrettable, fâcheux
germane:
bedauerlich, bedauernswert
hebree:
מצער
hungare:
sajnálatos
nederlande:
spijtig
norvege:
sorgelig, beklagelig
pole:
żałosny, godny pożałowania
ruse:
заслуживающий сожаления

bedaÅ­rinde

serĉi 'bedaŭrinde'
[bedaux.0inde]
Laŭ bedaŭrinda maniero, domaĝe: bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita PrV ; vi havos tre malbonan finon, kiel ĉiuj aliaj, vi bedaŭrinde tion vidos [21]; la maljuna virino bedaŭrinde ne bone vidis [22]; bedaŭrinde mi en tiu mondo plenumis nenion, kio povus ĉi tie malfermi al mi la eniron [23].
angle:
unfortunately
beloruse:
нажаль
bretone:
siwazh, maleüruzamant
france:
malheureusement (de façon regrettable)
germane:
bedauerlicherweise, leider
hebree:
למרבה הצער, לצערי
hispane:
desgraciadamente, lamentablemente
hungare:
lamentablemente sajnos
nederlande:
helaas, spijtig genoeg
norvege:
beklageligvis
pole:
niestety
rumane:
din păcate
ruse:
к сожалению
ukraine:
на жаль

administraj notoj