Bazel/o Bazeloserĉi 'Bazelo' [bazel.0o] Svisa urbo situanta ambaŭflanke de la Rejno ĉe la limo de Svislando kun Germanujo kaj Francujo; samnoma kantono: la konvencio de Bazelo, kiu ekestis en 1989 […], havis kiel ĉefan celon eviti, ke la landoj de la tria mondo iĝu la amasrubejo de toksaj forĵetaĵoj de la riĉa nordo [1]; Serveto en 1531 publikigis sian konvinkon en la verko […] „Eraroj en la doktrino pri la Triunuo”, kiun en Bazelo la urbestraro grandkvante igis neniigi [2]; nur en kvar el la 26 kantonoj la voĉdonantoj malakceptis la proponon: Bazelo, Ĝenevo, Vaŭdo kaj Neŭŝatelo [3]. 1. Monato, Paŭl Peeraerts: Pli kaj pli da rubo al la tria mondo2. Monato, Gerrit Berveling: Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara3. Monato, Daniel Schoeni Bartoli: Granda anonima letero beloruse: Базэль france: Bâle germane: Basel hebree: באזל japane: バーゼル pole: Bazylea ukraine: Базель administraj notoj