1bas/o JED basoVdE serĉi 'baso' [bas.0o] 1.[bas.0o.registro] Plej malalta homvoĉa registro, kante uzata preskaŭ nur de viroj: la malplej altaj registroj estas baso ĉe viroj kaj kontralto ĉe virinoj [1]; ŝi timigis min per […] sia profunda baso, […] per sia tuta grandega figuro de bazara vendistino [2]; la baritono, kiu povas kaj leviĝi al registroj de tenoro kaj malleviĝi al tiuj de baso, ŝajnas la plej taŭga oratora voĉo [3]; peza baso kantis pri sia amo [4]. 2.[bas.0o.ulo] Muzikilo, voĉo aŭ kantisto kun basa, aŭ ĝenerale plej malalta registro: ilia ritma bam-bam-bam aŭdiĝis nur kiel obtuza baso [5]; oni trovos en la disko nek improvizojn de ĉefgitaro, nek tondrajn paŝojn de baso, nek kanonadon de drumaparataro [6]; en la baroka muziko antaŭ ĉio oni uzis la kontinuan bason (ĝeneralbaso) (harmonie gvida voĉo) por akompani soloinstrumentojn [7]. kontrabaso 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto2. Internacia krestomatio, Bolĉjo3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 45. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)7. Vikipedio, Akompano (muziko) angle: bass beloruse: бас ĉeĥe: bas, basový hlas ĉine: 2. 低音歌手 [dīyīngēshǒu] france: 1. basse (voix) germane: Bass 1. Bassstimme hebree: בס hispane: bajo hungare: basszus itale: basso (mus.) japane: バス [ばす], 低音 [ていおん], ベース楽器 [べーすがっき] pole: 1. bas 2. bas ruse: бас (певец) 1. бас (голос) slovake: bas ukraine: бас (голос), духовий (інструмент) basaserĉi 'basa' [bas.0a] De plej malalta registro inter voĉoj aŭ inter samfamiliaj instrumentoj: eksonis tra la magazeno basa voĉo Marta ; la junulo ripetis per kaverneca voĉo surprize basa [8]; responde al lia fajfo aŭdiĝis laŭta basa bojado, kaj el la ĝardeno […] impetis grandega griza pint’orela virhundo [9]; abruptaj malsupreniĝoj al basa gamo [10]; li ŝanĝis sian pozicion, direktante sian voĉon al la fundo de la bankuvo por atingi basan resonadon [11]. Rim.: Iam oni renkontas la vorton kun la signifo „malalta“, supozeble kiel paŭsaĵo de la franca: plej basaj, putraj, koruptaj agmanieroj [12], en tiu ĉi frazo efektanta sufiĉe strange, ĉar basan voĉon oni ofte ligas kun forto kaj fidindeco. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru malalta; (en la okazo de Basa Imperio) prefere diru malfrua. 8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 279. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2610. Monato, Sen Rodin (Filippo Franceschi): Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna, 200711. La Ondo de Esperanto, 2000, No 2 (64)12. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007283.html angle: bass beloruse: басовы ĉeĥe: dolní, nízký (zeď, hlas) france: bas (registre musical), de basse (musique) germane: tief (Stimme), bassig, Bass- hebree: נמוך hispane: bajo hungare: basszus itale: basso (agg.) (mus.) japane: バスの [ばすの], 低音の [ていおんの] pole: basowy ruse: басовый, низкий (о звуке) slovake: dolný, nízky ukraine: басовий, низький basistoserĉi 'basisto' [bas.0isto] RokPop Instrumentisto kiu ludas basan muzikilon, ekzemple basgitaron, kontrabason: (figure) trifoje kriis kreko, herb-violonisto, ⫽ el marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto [13]. 13. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII. angle: bassist beloruse: басіст france: (joueur de) basse germane: Bassist hispane: bajista hungare: basszus (zenész), basszista (zenész) itale: bassista (mus.) japane: , ベース楽器奏者 [べーすがっきそうしゃ] pole: basista ruse: басист basuloserĉi 'basulo' [bas.0ulo] Basvoĉa homo, precipe basvoĉa kantisto: la kantoro, kies kantado instrumentosimile estis akompanata de la voĉoj de liaj du helpantoj, la basulo kaj la sopranulo [14]; la kapitano, kiu ronkadis kiel basulo [15]. 14. H.Heine, tr. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907 angle: bass (singer) beloruse: бас (сьпявак) ĉeĥe: basista (zpěvák) france: basse (chanteur) germane: Bass (Sänger) hispane: bajo hungare: basszus(énekes), basszista itale: basso (mus.) japane: バス [ばす] pole: bas (śpiewak) ruse: бас (певец) slovake: basista ukraine: бас, людина, що володіє басом administraj notoj