*barakt/i UV *barakti serĉi 'barakti' [barakt.0i] (ntr) 1.[barakt.0i.skui] Forte skui, movi la membrojn, luktante por sin liberigi: kiam li ŝin subakvigis, […] ŝi baraktis sub liaj manoj [1]; kiam oni sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero [2]; momente ili tiel baraktis en ekstazo kontraŭ […] la amo, kiu puŝis unu al la alia [3]; barakti kiel fiŝo ekster la akvo PrV . svingi, tordiĝi, kontraŭstari, malcedi, rezisti, lukti 2.[barakt.0i.FIG] (figure) Forte penadi: barakti kontraŭ malfacilaĵoj, kontraŭ la cirkonstancoj; en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial Marta ? ni devas ofte barakti pene por ricevi, kvazaŭ hundoj sub la tablo, kelkajn paneretojn de oficiala subteno [4]; li ĉiam baraktis por perlabori sufiĉon [5]; UEA baraktis pro manko de financaj rimedoj [6]; la pastro baraktis dum la tuta nokto, serĉadis, dubis, ribelis, matene li konsoliĝis [7]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVII4. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto7. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I angle: struggle beloruse: валтузіцца bretone: 1. difretañ, en em zifretañ, diskrapañ ĉeĥe: bojovat, mávat, ohánět se, třepetat se, zmítat se, zápasit ĉine: 1. 扑腾 [pūteng], 搏 [bó] 2. 奋斗 [fèndòu] france: se débattre, se démener germane: strampeln, ringen, kämpfen 1. zappeln hebree: להיאבק hispane: Debatirse, sacudirse, luchar por liberarse hungare: 1. vergődik, kapálódzik 2. küszködik, tusakodik japane: もがく, じたばたする, 苦闘する [くとうする] nederlande: 1. worstelen, vechten 2. kampen, zwoegen, zich uitsloven perse: تقلا کردن، دست و پا زدن pole: 1. szamotać się 2. borykać się portugale: 1. debater-se, estrebuchar, espernear, sacudir-se 2. debater-se, estrebuchar, espernear, sacudir-se ruse: 1. барахтаться, метаться slovake: boriť sa, zmietať sa, zápasiť(s niečím) ukraine: борсатися, тріпотіти, метатися, тріпатися, кидатися administraj notoj