- 1.
- [balot.0i.ntr]
-
(ntr)
Voĉdoni pri io per balotilo, kontraste kun
aliaj manieroj esprimi sian opinion:
baloti por, kontraŭ kandidato;
baloti pri la prezidanteco.
voĉdoni.
- 2.
- [balot.0i.tr]
-
(tr)
(iun aŭ kolektivon)
Baloti1 pri elekto de iu
aŭ de kolektivo, plenumonta funkcion aŭ okuponta
postenon:
baloti la prezidantonPV
(=baloti pri la posteno de prezidanto);
la komitato estas balotita por 6 jarojPV
(=elektita per baloto).
elekti
(iun aŭ kolektivon)
Rim.:
Voĉdono povas okazi sen specialaj formalaĵoj, ekz-e dum
kunsido, en kiu ĉiu voĉe esprimu sian opinion.
Laŭ la ĉi-supra difino por baloti necesas uzi
simbolan
sistemon, kiu ebligas kolektadon, kalkulon kaj
rekalkulon de eventuale granda nombro da balotoj
1. Ĝuste tion respegulas la
etimologio de la radiko, kiu devenas de vorto indikanta globeton,
uzatan por voĉdonado. Tamen en la praktiko
„voĉdoni“
aŭ „elekti“ restas ĉiam uzeblaj
anstataŭ
„baloti“. Kelkaj eĉ firme opinias, ke la etimologia
senco tute perdiĝis, kaj ke „baloti“ estas iom
balasta
sinonimo de „voĉdoni“ aŭ „elekti“.
Cetere pri
la senco 2 ekzistas duboj, ĉu
ĝi
efektive estas uzata ekster PV.