Aldoni tradukojn al ReVo:

2azil/o PV

azilo

serĉi 'azilo'
[azil.0o]
1.
[azil.0o.ejo]
Rifuĝejo, kie oni trovas sekurecon kaj flegadon: por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros Marta ! mia domo ĉiam estos azilo por vi kaj por viaj kunfideluloj en la okazo, se vi aŭ ili bezonos rifuĝejon [1]; [li] rifuĝis […] en Turkion [ricevante] tri ormonerojn potage en la azilo [2]; ĉe ni ekzistas hospitaloj kaj aziloj por la maljunuloj [3]; la pluvego fariĝis pli perforta kaj ili devis rapide trovi konfidindan azilon [4]; la religia kredo […] konsolas kaj donas azilon kontraŭ la sortbatoj [5];
2.
[azil.0o.ado]
Akcepto de iu bezonanta protekton, rifuĝejon; oficiala statuso de tia akceptito: samlandanoj, kiuj esperas atingi politikan azilon [6]; alvenis al la flughaveno en Tirano kvin ĉinaj civitanoj kun ujgura nacieco, kiuj – akompanataj de advokato usona – tuj petis azilon [7]. VD:protekto, ŝirmo
Rim.: La tradicia difino de „azilo“ entenas la nocion de loko. Preskaŭ ĉiuj troveblaj ekzemploj kompreneblas konforme al tio, tamen ili ofte ankaŭ kompreneblas abstrakte: tiamaniere ke azilo estas la akceptado de persekutato. En tio eble influas la ne-loka senco de parenca „ekzilo“. Probable ial aperas iafoje la formo „azilejo“. [ĵv]
angle:
asylum
beloruse:
прытулак, прыстанак, прыстанішча, сховішча, азыль
bulgare:
убежище
ĉeĥe:
azyl, útočiště
france:
asile, refuge
germane:
Asyl, Zuflucht
hebree:
מקלט מדיני
hispane:
asilo, refugio
hungare:
menhely, menedék
itale:
asilo (rifugio)
japane:
避難所 [ひなんじょ], 社会福祉施設 [しゃかいふくししせつ]
katalune:
asil
nederlande:
aziel
ruse:
убежище, приют
slovake:
azyl, útočište
ukraine:
притулок, прихисток, азиль

azili

serĉi 'azili'
[azil.0i]
[azil.0i.rifugxigi]
(tr)
Provizi al iu azilon, restejon sekuran kontraŭ persekuto aŭ danĝero: (figure) en la somero, Arcàngel, familiariĝinta kun arbaroj kaj kamparoj ĉe sia marborda domo, azilas birdon kiun alportas al li aliaj infanoj [8].
8. C. Espina, trad. L. Dek: La Dolĉa Mensogo, Boletín de la Federación Española de Esperanto, 1980:7-8
beloruse:
даваць прытулак
ĉine:
庇护 [bìhù], 庇護 [bìhù]
france:
donner asile
germane:
Asyl gewähren, Schutz gewähren, unter seine Fittiche nehmen

azilejo

serĉi 'azilejo'
[azil.0ejo]
[azil.0ejo.KOMUNE]
Azilo1: mortula ŝipo ne estas azilejo por beboj [9]; panike reagis la azil-administracio, kiu decidis […] fermi la azilejon [10]; Anglio, lumturo de demokratio inter la nacioj, […] rifuĝejo kaj azilejo por milionoj da persekutitoj kaj fuĝintoj [11]. VD:ŝirmejo, protektejo, rifuĝejo
9. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 40
10. Guido van Damme: Nekongrua sed kohera, Monato, 1999/06, p. 4
11. Paul Blaskowicz: Amuza Gubbins, Monato, 2005/09.p. 6
beloruse:
прытулак
ĉine:
收容所 [shōuróngsuǒ], 养育院 [yǎngyùyuàn], 養育院 [yǎngyùyuàn], 隐藏所 [yǐncángsuǒ], 隱藏所 [yǐncángsuǒ], 救济院 [jiùjìyuàn], 救濟院 [jiùjìyuàn]
france:
asile
germane:
Asyl

administraj notoj