3atribut/o JED atributoserĉi 'atributo' [atribu1.0o] 1.[atribu1.0o.KOMUNE] Eco, per kiu oni povas rekoni ion: a)[atribu1.0o.FIL] Esenca eco de objekto aŭ fenomeno, sen kiu ili estus io alia: Kartezio agnoskis du atributojn: la etendon kiel atributon de la materio, kaj la pensadon kiel atributon de la animo. al ŝi mankas la atributoj de moderntempaj knabinoj [1]; ĉu estas amo, se iu junulo ekŝatas la buklojn, la ĉapelon kaj la pudron de iu junulino, ŝiajn ornamaĵojn ? – mi supozas, ke tiaj atributoj donas indikon pri la homo mem, kaj unu homo ekŝatas alian, kiam li trovas ĉe tiu la kvalitojn, kiujn li mem trovas bonaj kaj agrablaj InfanTorent2 ; [li] aligas al la trono atributojn de malsanula seĝo – radetojn, klisterilon, pelveton [2]; feŭda „krimhistorio“ kun ĉiuj konformaj atributoj – venĝo, dueloj, fantomo [3]. atribui2 b)[atribu1.0o.BELA] Distingilo, insigno, emblemo de ia metio, korporacio, dio, uzata precipe en belartoj: pesilo estas la atributo de la juĝpovo; rado kaj globo estas atributoj de Fortuno; unu el la atributoj de ĵiloj estas simpla balaileto el salikaĵoj [4]; la pentraĵo memorigas pri […] krono, ĉi tiu reĝa atributo estas la ĉefa akcento sur pakumoj de ĉokolado [5]. c)[atribu1.0o.KOMP] Regule agordebla aŭ konsultebla eco de komputada objekto en programo, operaciumo aŭ en datumbanko: ekzemple la longo de ĝia interna prezento; datumtipo, valoro (de variablo); longo, koloro, tiparo uzendaj por la ekstera prezento; la atingopermesoj de dosiero. 2.[atribu1.0o.GRA] (evitinde) predikativo 1. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.2. kien_fluas, . Ŝtupoj al idealo3. kien_fluas, . Ŝtupoj al idealo4. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 165. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003 angle: attribute beloruse: атрыбут bulgare: атрибут ĉeĥe: atribut, kontrolní nebo přídavný znak, symbol ĉine: 1. 属性 [shǔxìng], 屬性 [shǔxìng], 档案属性 [dàngànshǔxìng], 檔案屬性 [dàngànshǔxìng] 2. 定語 [dìngyǔ], 定语 [dìngyǔ] france: attribut germane: Attribut 1.a charakteristisches Merkmal, wesentliche Eigenschaft, Attribut 1.b Wahrzeichen, Sinnbild, Insignie, Symbol hebree: תְכוּנָה hispane: atributo hungare: attribútum itale: attributo 1.b simbolo japane: 属性 [ぞくせい], 表徴 [ひょうちょう], 限定詞 [げんていし] katalune: atribut pole: atrybut portugale: 1.a atributo 1.b atributo 1.c propriedade rumane: atribut ruse: атрибут slovake: atribút, príznak, vlastnosť ukraine: атрибут administraj notoj