1atmosfer/o JED atmosferoserĉi 'atmosfero' [atmosf.0o] en: 1.[atmosf.0o.AST] en: Gasa maso ĉirkaŭanta astron, kaj interalie Teron: oni ne sentas la normalan premon de la atmosfero [1]; tiu prema atmosfero sendube anoncis fulmotondron [2]; kiel malaperis la Marsa atmosfero [3]? ni espereble povos konfirmi ĉu troviĝas vivo sur tiuj planedoj, per spektra analizo de iliaj atmosferoj [4]; atmosferaj fenomenoj [5]; ĥemia kuniĝo […] kun la oksigeno de nia atmosfero [6]; (figure) la tuta atmosfero inter ili odoris pipron, safranon kaj zingibron [7]. 2.[atmosf.0o.etoso] en: (figure) Ĉirkaŭantaj cirkonstancoj, medio: atmosfero, saturita de intergenta malpaco [8]; la unuan fojon post multe da monatoj ŝi […] ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj Marta ; resti en la pura, spirita atmosfero [de] la muzikaĵo [9]; la nova politika atmosfero favoris la evoluon de la parolarto [10]; la malpura atmosfero de grandaj urboj [11]; la knabinoj scivole rigardis la tutan loĝejon, […] iom ĝenataj de la geedza atmosfero, kiu estis la realiĝo de iliaj revoj [12]; malvarmigite de tiu tomba atmosfero, kiun oni spiris ĉe ŝia onklino [13]. krei neŭtralan atmosferon de tutmonda homareco [14]. ĉirkaŭaĵo, etoso, sfero 3.[atmosf.0o.unuo] en: Komunuza mezurunuo de premo, egala al la premo de kolono el hidrargo, alta je 0,76 m, ĉe normala graviteco kaj temperaturo 0 ˚C: unu atmosfero egalas al 1,013.105 paskaloj. (atm) 1. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 153. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo5. Monato, Jiří Laube: La rolo de lingvoj ĉe la pensado, 20036. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 19129. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria12. Internacia krestomatio, Neniam Plu!13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina14. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 2a, p. 17a angle: atmosphere beloruse: атмасфэра ĉeĥe: atmosféra, ovzduší, povětří ĉine: 1. 气氛 [qìfēn], 氣氛 [qìfēn], 包围天体的气体 [bāowéitiāntǐdeqìtǐ], 包圍天體的氣體 [bāowéitiāntǐdeqìtǐ], 大气 [dàqì], 大氣 [dàqì], 大气圈 [dàqìquān], 大氣圈 [dàqìquān], 地球大气层 [dìqiúdàqìcéng], 地球大氣層 [dìqiúdàqìcéng], 地球大气 [dìqiúdàqì], 地球大氣 [dìqiúdàqì], 太空 [tàikōng] 2. 氛围 [fēnwéi], 氛圍 [fēnwéi], 色 [sè] 3. 气压单位 [qìyādānwèi], 氣壓單位 [qìyādānwèi], 大气压力 [dàqìyālì], 大氣壓力 [dàqìyālì] france: atmosphère germane: Atmosphäre 2. Stimmung hebree: אַטמוֹספֵרָה hispane: atmósfera hungare: 1. légkör, atmoszféra 2. közeg, légkör indonezie: atmosfer itale: atmosfera japane: 大気 [たいき], 雰囲気 [ふんいき], 気圧 [きあつ] nederlande: atmosfeer pole: atmosfera portugale: atmosfera ruse: атмосфера slovake: atmosféra, ovzdušie, povetrie svede: atmosfär ukraine: атмосфера, обстановка administraj notoj