asperul/o PVEF asperuloserĉi 'asperulo' [asperu.0o] 1.[asperu.0o.odoranta] (komune) Odoranta galio (Galium odoratum, antaŭe Asperula odorata): ili staris en ĵus verdiĝinta fagarbaro, kie verda asperulo odoris ĉe iliaj piedoj kaj palruĝaj anemonoj en la verdaĵo belege aspektis [1]; dolĉa odoro de la asperulo kaj de la sovaĝa mento [2]; ni plektas al vi florkronon el asperuloj [3]. 2.[asperu.0o.BOT] Genro el familio rubiacoj (Asperula), kun apudfolioj samaspektaj kiel la precipaj, tiel ke ŝajne 4 ĝis 14 folioj sidas rozete aranĝitaj ĉe la kvarangula tigo. Rim.: Iom konfuzige, botanikistoj ne plu kategorias la asperulon1 sub tiu ĉi genro. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico angle: asperula beloruse: дзярачка bulgare: лазаркиня germane: 1. Waldmeister 2. Meier (Pflanze) hebree: חספסנית hungare: müge itale: asperula japane: クルマバソウ katalune: aspèrula latinece: 1. Galium odoratum 1. Asperula odorata 2. Asperula nederlande: lievevrouwebedstro, kalkbedstro pole: marzanka ruse: ясменник ukraine: маренка administraj notoj