asperulo
- 1.
- (komune) Odoranta galio (Galium odoratum, antaŭe Asperula odorata): ili staris en ĵus verdiĝinta fagarbaro, kie verda asperulo odoris ĉe iliaj piedoj kaj palruĝaj anemonoj en la verdaĵo belege aspektis [1]; dolĉa odoro de la asperulo kaj de la sovaĝa mento [2]; ni plektas al vi florkronon el asperuloj [3].
- 2.
-
Genro el familio rubiacoj
(Asperula), kun apudfolioj samaspektaj kiel la precipaj, tiel ke
ŝajne 4 ĝis 14 folioj sidas rozete aranĝitaj ĉe la kvarangula tigo.
Rim.: Iom konfuzige, botanikistoj ne plu kategorias la asperulon1 sub tiu ĉi genro.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
- angle:
- asperula
- beloruse:
- дзярачка
- bulgare:
- лазаркиня
- germane:
- 1. Waldmeister 2. Meier (Pflanze)
- hebree:
- חספסנית
- hungare:
- müge
- itale:
- asperula
- japane:
- クルマバソウ
- katalune:
- aspèrula
- latinece:
- 1. Galium odoratum 1. Asperula odorata 2. Asperula
- nederlande:
- lievevrouwebedstro, kalkbedstro
- pole:
- marzanka
- ruse:
- ясменник
- ukraine:
- маренка