artikulaci/o artikulacio serĉi 'artikulacio' [artikulaci.0o] La kuna agado de la parolorganoj necesa por eligi parolsonojn: la franca artikulacio estas konsiderinde pli streĉa ol la rusa; por la sonoj s, t eblas kaj denta, kaj alveola artikulacio; se ni esploras la precizan artikulacion de la unua parolsono (aŭ, kiel oni diras, la unua segmento) en la tri vortoj kiso, kaso, kuzo, ni trovas, ke ordinare ili ne estas tute identaj [1]; la opozicioj de sekundara artikulacio ĉe konsonantoj [2]. prononco 1. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko2. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko angle: articulation beloruse: артыкуляцыя france: articulation germane: Artikulation hebree: מִפרוּק hungare: hangképzés, artikuláció itale: articolazione (fon.) nederlande: articulatie pole: artykulacja rumane: articulare ruse: артикуляция ukraine: артикуляція artikulacia serĉi 'artikulacia' [artikulaci.0a] Rilata al artikulacio: artikulacia bazo de iu lingvo; artikulacia punkto [3]; en kiso […] la artikulacia baro okazas iom pli antaŭe en la buŝo, ol en la aliaj k-specoj [4]; la ŝajna kapablo de Andrias Scheuchzeri artikulacie paroli, tio estas papagi parolatajn vortojn, el scienca vidpunkto eĉ ne proksimume estas tiom interesa kiel kelkaj aliaj demandoj [5] 3. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko4. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko5. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Parto 2a, ĉap. 11a. angle: ~a punkto: articulation point. beloruse: артыкуляцыйны france: articulatoire germane: artikulativ hispane: ~a punkto: articulación. hungare: ~a bazo: artikulációs bázis. itale: articolatorio (fon.) ~a punkto: luogo d'articolazione. nederlande: articulatorisch, articulatie- ~a bazo: articulatiebasis. ~a punkto: articulatieplaats. pole: artykulacyjny ~a bazo: artykulacyjna baza. ~a punkto: artykulacyjny punkt. ~e paroli: wymawiać dobitnie. rumane: articulatorii ~a bazo: baza de articulare. ~a punkto: punct de articulare . ~e paroli: să pronunțe cu voce tare. ruse: артикуляционный ~a bazo: артикуляционная база. ~a punkto: точка артикуляции. ~e paroli: членораздельно говорить. ukraine: артикуляційний, членороздільний artikulacii serĉi 'artikulacii' [artikulaci.0i] (tr) Igi la parolorganojn eligi koncernan parolsonon: la molaj konsonantoj estas artikulaciataj apud la palato; la komplekso /ki/ estas pli facile artikulaciata (ol /ka/, /ku/) [6]. artikigi2 (ark.)elparoli2, prononci 6. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko angle: articulate beloruse: артыкуляваць france: articuler germane: artikulieren hispane: articular hungare: képez (hangot), artikulál itale: articolare (fon.) nederlande: articuleren pole: artykułować rumane: articularea ruse: артикулировать ukraine: артикулювати, вимовляти administraj notoj ~i : Mankas dua fontindiko.