tradukoj: be ca cs de en fr hu it ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

ariergard/o

ariergardo  

serĉi 'ariergardo'
[arierg.0o]
Taĉmento gardanta la postan parton de armeo: subite, malproksime, en la dekstra flanko eksonis trumpetoj kaj multfoje ripetataj aklamoj: la sentima Patroklo, ebria jam de la mateno, atakis la malamikan ariergardon [1]; pli frue ili flugis antaŭ la kompanio por esplori la regionon, kiel avangardo, sed nun ili marŝis kiel ariergardo malantaŭe [2]. SIN:postgvardio


tradukoj

anglaj

~o: rear-guard.

belorusaj

~o: ар'ергард.

ĉeĥaj

~o: zadní voj.

francaj

~o: arrière-garde.

germanaj

~o: Nachhut.

hungaraj

~o: hátvád.

italaj

~o: retroguardia.

katalunaj

~o: rereguarda.

rusaj

~o: арьергард.

slovakaj

~o: zadný voj; ~o: zadný voj.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo


administraj notoj

pri ~o:
  Supozeble ekzistas simila figura senco, kiel
  cxe avangardo. [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | arierg.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2019/01/24 18:10:24