Aldoni tradukojn al ReVo:

*arest/i PV

*aresti

serĉi 'aresti'
[arest.0i]
(tr)
[arest.0i.JUR]
JUR Kapti kaj fiksi iun por lin malliberigi: Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon [1]; [li] rakontis al ŝi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis FK ; du tagojn la soldatoj tenis min arestita [2]; (figure) ha, la morto arestas tre rapide... Hamlet . SIN:enprizonigi, kateni1
angle:
arrest
beloruse:
арыштоўваць, затрымліваць
bretone:
herzel (ul laer)
ĉeĥe:
arestovat, uvalit vazbu, uvěznit, vzít do vazby, věznit, zatknout
france:
appréhender, arrêter (un malfaiteur)
germane:
festnehmen, verhaften, arrestieren
hebree:
לעצור
hispane:
arrestar
hungare:
letartóztat, őrizetbe vesz
japane:
逮捕する [たいほする]
pole:
aresztować, ująć
portugale:
prender
ruse:
арестовать
slovake:
uväzniť, zatknúť
ukraine:
арештувати, заарештовувати

arestito

serĉi 'arestito'
[arest.0ito]
[arest.0ito.JUR]
JUR Homo arestita: la soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj [3]; el la amaso da arestitoj ŝi ekaŭdis konatan mokan voĉon FK ; kiam en la urbo ĉio estas en ordo, la stratoj estas balaitaj, la arestitoj estas bone zorgataj, da ebriuloj estas malmulte [4]; ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn [5].
angle:
arrestee, detainee
beloruse:
арыштаваны, арыштант, вязень
bretone:
den harzet
ĉeĥe:
zatčený
ĉine:
坐禁閉的人 [zuòjìnbìderén], 坐禁闭的人 [zuòjìnbìderén]
france:
prévenu
germane:
Festgenommener, Verhafteter
hebree:
עצור
hungare:
letartóztatott, őrizetbe vett, őrizetes
japane:
逮捕者 [たいほしゃ]
pole:
aresztant, aresztowany
ruse:
арестованный, арестант, заключённый
slovake:
rab, väzeň
ukraine:
арештований (ім.), арештант

aresto

serĉi 'aresto'
[arest.0o]
[arest.0o.JUR]
JUR Ago aresti; ĝia rezulto: en ĉiu minuto li atendis areston IKr ; tuj post mia aresto mi estis plurfoje pridemandita [6]; li mortigis per glavo Jakobon […] kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro [7]; pri la aresto de Likon […] li ne diris eĉ unu vorton [8].
6. A. Camus, trad. M. Duc Goninaz: La Fremdulo, 1993
7. La Nova Testamento, La agoj 12:3
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
angle:
arrest
beloruse:
арышт
bretone:
harzidigezh
ĉeĥe:
uvěznění (výsledek), vazba, zatčení
ĉine:
拘役 [jūyì]
france:
arrestation
germane:
Haft, Arrest, Beugehaft, Zwangshaft
hebree:
מַעְצָר
hispane:
arresto
hungare:
letartóztatás
japane:
逮捕 [たいほ], 検束 [けんそく]
pole:
ujęcie
ruse:
арест (действие)
slovake:
zatknutie
ukraine:
арешт

arestado

serĉi 'arestado'
[arest.0ado]
[arest.0ado.JUR]
Ago aresti: flugfolia elĵetado? […] ... tro danĝere ... oni riskos arestadon fare de la politika polico [9]; gazetoj […] protestas pro arestado de patrino, kiu ŝtelis por nutri siajn infanojn [10].
9. Eriko Navaro: Flugiloj de libereco, Monato, 2013/03, p. 29
10. Renée Triolle: Ŝtelo iĝas kutimo, Monato, 2008/10, p. 15
angle:
arrest
beloruse:
арыштаваньне
bretone:
harzadur
ĉeĥe:
zatýkání
france:
arrestation
germane:
Festnahme, Verhaftung
hebree:
מעצר
pole:
aresztowanie
ruse:
арест (действие)
slovake:
zatýkanie

arestejo

serĉi 'arestejo'
[arest.0ejo]
[arest.0ejo.JUR]
JUR Loko, kie oni tenas la arestiton: vi ne devos tranokti en polica arestejo [11]; la akuzitoj detale priskribis torturojn dum la proceso kaj [tio] akordas kun […] la informoj de la juraj kuracistoj post ilia esplorado en la arestejo [12]. SIN:karcero2, malliberejo, prizono
Rim.: La semantiko povas esti iom misgvida tie ĉi: se „aresti“ signifus nur „kapti“, arestejo devus esti (nur) la loko, kie tia kapto okazas. Ofte arestitoj restas katenitaj aŭ enŝlositaj en iu provizora loko, ĉelo de policejo ks antaŭ transporti ilin al oficiala malliberejo. Oni do komprenu la vorton pli precize kiel „provizora loko, kie oni fiksis arestiton“. [W. Diestel]
11. Stefan Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento, Monato, 2000/12, p. 30
12. Hektor Alos i Font: Maljusta justico, Monato, 2010/06, p. 8
angle:
jail
beloruse:
месца ўтрыманьня
bretone:
toull-bac'h
ĉeĥe:
vazební místnost, věznice (pro vazby)
france:
maison d'arrêt
germane:
Arrestzelle, Haftzelle, Kotter
hebree:
בית מַעְצָר
hungare:
fogda
japane:
拘置所 [こうちしょ], 留置場 [りゅうちじょう]
pole:
areszt
ruse:
тюрьма, камера, место заключения, арестантская
slovake:
väznica
ukraine:
приміщення для арештованих, арештантська, гауптвахта

arestiĝo

serĉi 'arestiĝo'
[arest.0igxo]
[arest.0igxo.JUR]
La okazo, ke oni estas arestata: Robinson penis klarigi […] la detalojn pri sia arestiĝo TAA ; ni kuntreniĝas […] ekde la konsterniĝo ĉirkaŭ la jesua vipado de komercistoj en la templo, lia arestiĝo, pridemandadoj jen de la Sinedrio, jen de Pilato, jen de Herodo [13].
13. Gerrit Berveling: Historia romano pri Jesuo, Monato, 2001/11, p. 28
angle:
arrest
beloruse:
арышт (стан арыштаванага)
bretone:
dalc'h (stad un den harzet)
france:
arrestation
germane:
Verhaftung, Gefangennahme
japane:
逮捕されること [たいほされること]
ruse:
арест (состояние арестованного)

hejma aresto

serĉi 'hejma aresto'
[arest.hejma0o]
[arest.hejma0o.JUR]
JUR Deviga hejma restado de arestito kun pli aŭ malpli strikta administra kontrolo de liaj moviĝoj kaj agadoj: la juĝisto decidis, ke [li] restu en hejma aresto […] li ne rajtas forlasi sian loĝejon sen la permeso de la krimesploristo, nek uzi komunikilojn [14].
14. -: Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto, libera folio, 2017-07-26
beloruse:
хатні арышт
ĉine:
軟禁 [ruǎnjìn], 软禁 [ruǎnjìn]
france:
assignation à résidence
germane:
Hausarrest

administraj notoj