tradukoj: be ca cs de en hu ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

areal/o

arealo  

serĉi 'arealo'
[areal.0o]
en: natural habitat, area;
(neologismo) BIOEKOLGEOGGEOL La tuto de la partoj de la tera aŭ akva surfaco kie observeblas koncerna fenomeno: kie vivas biologia specio, kie estas disvastigita koncerna lingvo aŭ religio (= kultura rondo), kie troveblas koncerna mineralo, malsano ktp: sur la mapoj la arealojn oni prezentas per diversaj koloroj, haĉado, diversliniaj konturoj ktp; ekzemplon pri disa arealo prezentas kornuso, trovebla en Skandinavio, Orienta Azio kaj Alasko; arealo de ĉi tiu kulturo entenas ne nur Mezopotamion, sed ankaŭ nordan Sirion kaj sud-orientan parton de Malgrand-Azio [1] .
VD:areo, medio, regionosfero


tradukoj

anglaj

~o: natural habitat, area.

belorusaj

~o: арэал.

ĉeĥaj

~o: areál.

germanaj

~o: Areal.

hungaraj

~o: terület, térség, felület.

katalunaj

~o: àrea, espai natural.

rusaj

~o: ареал. disa ~o: прерывистый ареал.

fontoj

1. Vikipedio, Antikvaj civilizoj de Mezopotamio

~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | areal.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2012/07/31 09:10:23