2amortiz/i JED amortiziserĉi 'amortizi' [amorti.0i] (tr) 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Nuligi ŝuldon aŭ ĉioman elspezon por aĉetitaj maŝinoj aŭ aliaj laboriloj per iom-post-iomaj pagoj: ju pli malfacile estas por la ŝtato amortizi ŝuldojn, des pli altaj estas rentoj por novaj kreditoj [1]; la enspezoj multoble amortizis la komencajn investojn [2]; oni daŭre ŝparos energikostojn, kaj post 14 jaroj la pliaj kostoj estos amortizitaj [3]; se oni uzas LEDon tri horojn tage, la investo estos amortizita post kelke da monatoj [4]. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Malpligrandigi la sinsekvajn oscilojn de vibrado: radiadŝirma betono estas betono, kiu amortizas biologie damaĝan radiadon [5]. dampi Rim.: Laŭ BL: (en la senco malfortigi vibrojn) prefere diru vibrosorbi. 1. Monato, Stefan Maul: Ŝuldoj kaj kulpoj2. Monato, Jaume Clotet: Mi ne volas pagi ...3. Monato, Walter Klag: Pasive en la estontecon4. Monato, Walter Klag: Neleda LEDo5. Vikipedio, Radiadŝirma betono angle: 1. amortize 2. damp, dampen beloruse: амартызаваць ĉeĥe: amortizovat, splatit, splácet, umořit, umořovat (dluh) france: amortir germane: 1. amortisieren, tilgen, abtragen, zurückzahlen 2. dämpfen hebree: לעבור פחת או בלאי hispane: 1. amortizar 2. amortiguar hungare: 1. törleszt 2. csillapít (rezgést) itale: 1. ammortizzare (ammortamento) 2. ammortizzare japane: 減価償却する [げんかしょうきゃくする], 減衰させる [げんすいさせる] katalune: 1. amortitzar 2. amortir, esmorteir pole: 1. amortyzować 2. amortyzować ruse: амортизировать slovake: splácať, umoriť 1. amortizovať ukraine: амортизувати, погашувати борг(и) amortiziloserĉi 'amortizilo' [amorti.0ilo] Aparato, kiu malpligrandigas la sinsekvajn oscilojn de vibrado, ekz. en aŭtomobilo: skusorbilo aŭ amortizilo estas aparato kiu interalie troviĝas en la suspensio de veturilo por amortizi la osciladojn de la risorto [6]. dampilo Rim.: Laŭ BL: Prefere diru vibrosorbilo. 6. Vikipedio, Skusorbilo angle: shock absorber beloruse: амартызатар ĉeĥe: amortizér, tlumič nárazů france: amortisseur germane: Dämpfer, Stoßdämpfer hispane: amortiguador hungare: lengéscsillapító itale: ammortizzatore katalune: amortidor nederlande: schokdemper pole: amortyzator ruse: амортизатор slovake: amortizér, tlmič nárazov administraj notoj