- [alp.A0oj.GEOG]
Eŭropa alta
montaro
kovranta Svislandon kaj parte najbarajn landojn Francujo,
Germanujo, Aŭstrujo, Slovenujo, Italujo:
Hanibalo iris trans la Alpojn
[4]?
ili flugis trans la Alpojn al la blueta
Mediteranea maro
[5];
„Alternativa lernejo en Alpa montaro“
[6].
Rim.:
Male ol la regulaj propraj nomoj, kiuj ideale en Esperanto
estas ununombraj kaj senartikolaj (Tibeto, Pamiro, Himalajo
ktp), „la Alpoj“ preskaŭ ĉiam aperas
plurnombre kaj artikolate. Iuj (ekz-e PMEG) klarigas tion
prezentante ĝin kiel propran nomon priskriban (faritan el la
komuna vorto alpo, do simila al „la Norda
maro“). Tamen la vorto „alpo“ estas tro
malmulte konata (krom eble al la ĝermanlingvanoj), kaj,
pli grave, ĝia esperanta signifo ne taŭgas por klarigi tian
priskribon. Probable temas pri hejmlingva inercio de la
eŭropanoj (malpli forta en la okazo de la malproksima
„Himalajo“).
[Sergio Pokrovskij]