alpo
- 1.
- Alta zono en montaro, herbokovrita en somero kaj tiam paŝtejo de ŝafoj aŭ aliaj brutoj; somerpaŝtejo: la ekskursantoj atingis, fine, la supron de monto kun bela verda alpo kaj aro da bovinoj [1]; kelkaj duaklasaj steluloj en bieno en alpoj [2].
- 2.
- PIV1
Monto alta, sur kiu estas somerpaŝtejoj:
la molaso en suda Germanio, antaŭ jarmilionoj ŝutiĝinta de la alpoj,
konservis multajn interesajn bestojn kaj plantojn
[3].
Rim.: Ĉi tiu signifo, elpensita por pravigi la nomon de la montaro „la Alpoj“, reale ne ekzistas. [Sergio Pokrovskij]
Rim.:
Tiu vorto aperis en la Esperanta-germana kaj germana-Esperanta
vortaroj de Hermann Jürgensen (redaktitaj de Zamenhof, tial la
marko pri zamenhofeco). En Esperanto ĝi restas vorto malofta,
tre malmulte konata. Ĝiaj derivaĵoj atestas pri du malkoheraj
etimoj.
Unue, la signifo germana, kiun donas la vortaroj,
kaj kiu aperas en la terminoj ekologie-geografiaj
(la alpa klimata zono ktp, kiaj ekzistas en ĉiuj gravaj
montaroj).
Due, la signifo de la kelta (ekzemple gaŭla, kimra)
etimo „alta, kruta, neĝokovrita montego“, kiu aperas en
la montara nomo „la Alpoj“,
en „alpisto“ = montogrimpisto ktp. La pastoralaj
bovinoj sur alpaj paŝtejoj ne grimpas krutajn deklivojn.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Cent
ŝercetoj por infanoj, 3
2. Monato, Marko Naoki Lins: Torturado televida, 2005
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
2. Monato, Marko Naoki Lins: Torturado televida, 2005
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
- ĉeĥe:
- alpa
- france:
- 1. alpage
- germane:
- 1. Alm, Alp, Bergweide 2. Berg
- hebree:
- מרעה של הר גבוה
- hispane:
- 1. pasto alpino 2. pradera alpina
- hungare:
- 1. havasi legelő, alpesi legelő
- itale:
- 1. alpeggio
- katalune:
- 1. estatge alpí
- ruse:
- 1. высокогорное пастбище, альпийский луг
- slovake:
- vysokohorská pastvina 1. vysokohorská pastvina
- ukraine:
- високогірне пасовище, альпійський луг, полонина
10Alpoj, Alpa Montaro
- Eŭropa alta montaro kovranta Svislandon kaj parte najbarajn landojn Francujo, Germanujo, Aŭstrujo, Slovenujo, Italujo: Hanibalo iris trans la Alpojn [4]? ili flugis trans la Alpojn al la blueta Mediteranea maro [5]; „Alternativa lernejo en Alpa montaro“ [6].
Rim.:
Male ol la regulaj propraj nomoj, kiuj ideale en Esperanto
estas ununombraj kaj senartikolaj (Tibeto, Pamiro, Himalajo
ktp), „la Alpoj“ preskaŭ ĉiam aperas
plurnombre kaj artikolate. Iuj (ekz-e PMEG) klarigas tion
prezentante ĝin kiel propran nomon priskriban (faritan el la
komuna vorto alpo, do simila al „la Norda
maro“). Tamen la vorto „alpo“ estas tro
malmulte konata (krom eble al la ĝermanlingvanoj), kaj,
pli grave, ĝia esperanta signifo ne taŭgas por klarigi tian
priskribon. Probable temas pri hejmlingva inercio de la
eŭropanoj (malpli forta en la okazo de la malproksima
„Himalajo“).
[Sergio Pokrovskij]
4.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. G. Cool: Internacia Pedagogia Revuo, 2005-04
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. G. Cool: Internacia Pedagogia Revuo, 2005-04
- beloruse:
- Альпы, Альпійскія горы
- ĉine:
- 阿尔卑士山 [āěrbēishìshān], 阿爾卑士山 [āěrbēishìshān], 阿尔卑斯山 [āěrbēisīshān], 阿爾卑斯山 [āěrbēisīshān]
- france:
- les Alpes
- germane:
- Alpen
- hispane:
- los Alpes
- hungare:
- az Alpok
- itale:
- le Alpi
- katalune:
- els Alps
- pole:
- Alpy
- ruse:
- Альпы
alpismo
-
Sporta montgrimpado:
tiu rakonto de la monaĥo Fra Salimbena, estas konata kiel la
unua rakonto pri alpismo
[7];
nuntempe en la alpismo ĉio iĝis multe pli facila el teknika vidpunkto,
pliperfektiĝis la ekipaĵoj de alpistoj
[8].
Rim.: La vorto imitas naciajn formojn, sed ne tute pravigeblas: alpismon oni faras ne sur alpoj aŭ sur alpomontoj, sed sur krutaĵoj.
7.
Christian:
Suprenirado al monto «Canigo», [vidita en 2006]
8. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
8. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
- beloruse:
- альпінізм
- ĉeĥe:
- alpinistika, alpinizmus, horolezectví
- ĉine:
- 白化症 [báihuàzhèng]
- france:
- alpinisme
- germane:
- Alpinismus
- hispane:
- alpinismo
- hungare:
- alpinizmus
- itale:
- alpinismo
- katalune:
- alpinisme
- pole:
- alpinizm
- ruse:
- альпинизм
- slovake:
- horolezectvo
alpisto
- Montgrimpisto: la postan matenon oni havis ankoraŭ neniun novaĵon pri la du alpistoj [9]; „alpista vesperkanto“ [10]; koncernaj departementoj kolektis pli ol 300 kamionojn da rubo el stabejo de alpistoj de Qomolangma [11].
9.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
10. J. A. Henne, trad. H. Hammer: Svisa Antologio, 1909
11. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, 2004-11-05
10. J. A. Henne, trad. H. Hammer: Svisa Antologio, 1909
11. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, 2004-11-05
- beloruse:
- альпініст
- ĉeĥe:
- alpinista, horolezec
- ĉine:
- 登山家 [dēngshānjiā], 阿尔卑斯登山家 [āěrbēisīdēngshānjiā], 阿爾卑斯登山家 [āěrbēisīdēngshānjiā]
- france:
- alpiniste
- germane:
- Alpinist
- hispane:
- alpinista, escalador
- hungare:
- alpinista
- itale:
- alpinista
- japane:
- 登山家 [とざんか], アルピニスト
- katalune:
- alpinista
- pole:
- alpinista
- ruse:
- альпинист
- slovake:
- horolezec
- ukraine:
- альпініст
10 Altaj Alpoj (FR-05)
- Franca departemento ĉe la itala landlimo, sudokcidente de Torino: paro akceptis min en Provenco kaj mi ĝoje reciprokis en Altaj Alpoj [12].
12.
Monik: Opinioj kaj komentoj, 2016-03-27
- france:
- Hautes-Alpes
- germane:
- Hautes-Alpes
Juliaj Alpoj
- Parto de la Alpoj ĉe la slovena-itala limo: ĉi-jare la 11-an MontKabanan Renkontiĝon [oni okazigis en la] slovena parto de Juliaj Alpoj [13].
13.
La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
- angle:
- Julian Alps
- france:
- Alpes juliennes
- friule:
- Alps Juliis
- germane:
- Julische Alpen
- itale:
- Alpi Giulie
- slovene:
- Julijske Alpe
10 Marbordaj Alpoj (FR-06)
- Departemento en la Sudokcidento de Francujo ĉe Mediteraneo: Aiglun situas en la departemento Marbordaj Alpoj [14].
- france:
- Alpes-Maritimes
- germane:
- Alpes-Maritimes
administraj notoj
A~oj,
A~a Montaro:
Mankas verkindiko en fonto.