alies aliesserĉi 'alies' [alies.0] en: [alies.0.GRA] en: (evitinde) Aliula, de alia persono: perforta proprietiĝo de alies posedaĵoj [1]; ĉiu klopodas vivi je alies elspezo [2]; temos pri alies tasko [3]; specialigitaj entreprenoj, kiuj mem neniun novan ideon kreas, sed multe profitas per la forvendo de alies ideoj [4]; ies ofendo estas alies defendo [5]. Rim.: Tiu neoficiala malofta vorto ne apartenas al la tabelvortoj kaj ties regula uzo kunportus drastajn ŝanĝojn en la lingvon. 1. Monato, Roland Rotsaert: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 20002. Monato, S. Maul: Kio estas demokratio?3. Monato, Espero4. Monato, Roland Rotsaert: Evitenda evoluo5. Monato, David Kelso: Kiuj sendependiĝu? (10) administraj notoj