Aldoni tradukojn al ReVo:

agreg/i PIV1

agregi

serĉi 'agregi'
[agreg.0i]
(ntr)
[agreg.0o.SNC]
BIOGEOL Kuniĝi formante mason aŭ unu tuton: tiuj bakterioj agregas tiel dense, ke ili similas multeĉelan organismon; Fumado favoras aldone trombozon kaj platetan agregadon … [1].
Rim.: La verbo apenaÅ­ estas uzata en Esperanto, sed ĝin implicas la reale uzata derivaĵo „agregaĵo“. PIV difinas por ĝi nur signifon natursciencan kaj traktas ĝin kiel verbon transitivan; tamen la transitivaj signifoj (≈ kolekti, akumuli, kunmeti) konvenas precipe al la signifoj alifakaj, kiujn PIV ne registras. [Sergio Pokrovskij]
1. Roberto PIGRO: Atentu la koronMonato
angle:
aggregate (vn)
france:
s'agréger
ruse:
агрегироваться, соединяться, скрепляться

agregaĵo

1.
[agreg.0ajxo.MIN]
GEOLMIN Baza nocio de mineralogio, kuniĝo da pluraj individuaj mineralaj pecoj (kristaloj, grajnoj), samspecaj aŭ diversaj, kiuj ne formas ĥemian kombinaĵon2 aŭ unu kristalon, sed estas meĥanike apartigeblaj.
Agregaĵo de nobla kaj fajra opaloj
Géry PARENT, Public domain, via Wikimedia Commons  [2]
2.
[agreg.0ajxo.materistato]
FIZ(evitinde) =materistato Ĉiu materio havas la plej grandan specifan varmon en sia likva agregaĵo (t.e. en sia likva stato3) [3].
Rim.: La difino en PIV estas malklara kaj allasas ambaŭ signifojn, preskaŭ kontraŭajn: maso1 heterogena (en geologio), aŭ maso homogena (en fiziko). Tia malkohero ne konvenas al lingvo racia. La fizikan signifon pli klare esprimas la termino „materistato“, kiun uzas multaj naciaj Vikipedioj (i.a. la angla). Krome, la esprimoj kia „akvo en sia likva agregaĵo“ sonas mise, ĉar la sufikso ‑aĵo ne konvenas por indiki staton. [Sergio Pokrovskij]
2. Géry PARENT, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Opal_4.jpg
3. Miroslav Tůma: Pri la varmo, Praha: Český Esperantský Svaz, 1972. Leciono 1ª. Specifa_varmo.
angle:
1. aggregate (Min. & Geol.)
france:
1. agrégat
germane:
1. Aggregat, Mineral-Aggregat
nederlande:
1. aggregaat (mineralogie)
portugale:
1. agregado mineral
ruse:
1. Ð°Ð³Ñ€ÐµÐ³Ð°Ñ‚ (минеральный)

administraj notoj

~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.