1afrank/i JED afrankiserĉi 'afranki' [afrank.0i] en: (tr) Antaŭpagi la sendkostojn de letero aŭ pakaĵo: nesufiĉe afrankita letero estigas monpunon por la adresato; mi prudente afrankis leteron en la loka poŝtejo helpe de la oficistino [1]; por sendi ekzemple paperan leteron el Germanio al Brazilo necesas multaj paŝoj (ankaŭ laŭvorte!): vi devas skribi per mano aŭ maŝino, prepari koverton kun adresoj de sendanto kaj adresato per klare legeblaj literoj, aĉeti poŝtmarkojn, afranki la leteron (ĝuste laŭ la tarifo), porti ĝin al poŝtkesto kaj esperi [2]. 1. Monato, Franz-Georg Rössler: Posta poŝto, 20042. Monato, Stefan Maul: Skribu leterojn!, 2006 angle: prepay postage beloruse: аплочваць (паштовыя адпраўленьні) ĉeĥe: frankovat, oznámkovat, vyplatit (dopis) france: affranchir germane: frankieren, freimachen hispane: franquear (correos) itale: affrancare japane: 切手を貼る [きってをはる], 郵便料金を払う [ゆうびんりょうきんをはらう] nederlande: frankeren pole: frankować, przedpłacić wysyłkę portugale: franquear, selar (carta ou pacote) ruse: франкировать, оплачивать почтовыми марками slovake: ofrankovať, oznámkovať svede: frankera turke: pulunu yapıştırmak, önceden ödemek(masrafını), özgür kılmak, vergiyi kaldırmak ukraine: оплачувати поштовими марками, франкувати afranko serĉi 'afranko' [afrank.0o] en: Antaŭpago por sendaĵo: altigita afranko [3]; prezo ĉe FEL: 6,50 eŭroj + afranko [4]; revenis al mi post tri tagoj la letero kun la stampo: „mankas du cendoj da afranko“ [5]. poŝtmarko 3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto4. Monato, Boris Kolker: Diskutige kaj diskutinde5. Monato, Franz-Georg Rössler: Posta poŝto, 2004 beloruse: аплата (паштовага адпраўленьня) germane: Frankierung, Freimachung, Porto, Postgebühr, Beförderungsentgelt pole: porto rumane: port agiti afrankiteserĉi 'afrankite' [afrank.0ite] en: Antaŭpagite ĉe poŝto: la poŝtejo, kiu unue traktis la leteron, stampis la nomon de la elirloko, kaj ankaŭ „registrite“, „afrankite“ aŭ simile [6]; nepre aldonu afrankitan koverton por respondo [7]; kio estus okazinta, se la mondo estus eksciinta tion anstataŭ per telegramo nur per normale afrankita letero [8]! 6. Monato, Filatelo: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Telegramo angle: postage prepaid beloruse: аплачаны (аб паштовым адпраўленьні) ĉeĥe: vyplaceně (přepravné uhrazeno) france: affranchi germane: frankiert, freigemacht japane: 切手を貼って [きってをはって], 郵便料金前納で [ゆうびんりょうきんぜんのうで] nederlande: port betaald pole: z opłaceniem kosztów przesyłki portugale: franqueado, com porte pago slovake: vyplatene (prepravné uhradené) administraj notoj