talanto
- 1.
- Granda antikva pezmezuro: granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn [1]; aleksandria talanto (35 kg, poste 45 kg); atika talanto (26,2 kg); babilona talanto (30,5 kg); biblia talanto (ĉ. 34 kg) PIV2 .
- 2.
- Antikva grandvalora monunuo: Atena talanto valore egalis 6000 draĥmojn. ora, arĝenta talanto; sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn [2]; Via sankteco […] povas en la daŭro de unu jaro akiri pli ol tridek mil talantojn [3].
Rim.:
Ne konfuzu kun talento1.
1.
La Nova Testamento, Apokalipso 16:21
2. La Nova Testamento, S. Mateo 25:20.
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
2. La Nova Testamento, S. Mateo 25:20.
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
- angle:
- talent talent
- beloruse:
- талант
- bulgare:
- талант
- ĉeĥe:
- hřivna aténská, talent
- france:
- talant
- germane:
- Talent
- hispane:
- talento
- hungare:
- talentum
- japane:
- タラント
- katalune:
- talent
- nederlande:
- talent
- pole:
- 2. talent
- portugale:
- talento
- ruse:
- талант
- slovake:
- aténska hrivna, talent
- ukraine:
- талант (одиниця)