*sulk/o

*sulko

1.
AGR Longforma rekta fosaĵo farita per plugilo en la tero: plugis plugistoj, faris siajn sulkojn longaj [1]; la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon [2]; herbo sur la sulkoj de la kampo [3].
2.
(komune) Longforma rekta kavaĵo aŭ kavaĵeto: ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj […] vi povas manĝi (vd parhufulo) [4]; avineto estas tre maljuna, ŝi havas tre multe da sulkoj sur la vizaĝo kaj tute blankajn harojn [5]; la malgranda birdo […] trovis tie aŭ alie en la glitveturilaj tersulkoj ian grajneton [6]; li sidas kun griza kapo, kurbigita, gratante per la ungoj sulkojn en la ŝtona tablo [7]; ĉe pli detala rigardado, la dezerto ŝajnus malpli unutona, ĝia sablo […] formas vicon de sulkoj, kiuj similas grandegajn akvajn ondojn [8]; sulkoplena frunto IK . VD:faldo, falto, fendo
afrikanse:
toename
albane:
rrudhë
amhare:
ክራንች
angle:
furrow 2. wrinkle, groove
arabe:
تجعد
armene:
ծալել
azerbajĝane:
bürüşmək
bengale:
ভাঁজ করা
birme:
တွန့်
bosne:
gužvanja
bulgare:
1. бразда 2. бръчка
ĉeĥe:
brázda, rýha, stružka
ĉine:
皱纹 [zhòuwén], 皺紋 [zhòuwén] 1. 垄沟 [lǒnggōu], 壟溝 [lǒnggōu] 2. 皱纹 [zhòuwén], 皺紋 [zhòuwén], 沟槽 [gōucáo], 溝槽 [gōucáo], 沟道 [gōudào], 溝道 [gōudào], 縐 [zhòu], 绉 [zhòu], 裥 [jiǎn], 襇 [jiǎn], 褶皱 [zhézhòu], 褶皺 [zhézhòu]
dane:
krølle
estone:
kortsu
france:
ride, sillon
galege:
vinci
germane:
1. Furche, , 2. Falte, Runzel, Rinne, Rille
guĝarate:
બોલ
haitie:
pli
hinde:
क्रीज
hispane:
surco
hungare:
1. barázda 2. ránc
igbe:
ahịrị
islande:
aukning
itale:
solco
japane:
しわ
jide:
קנייטש
jorube:
jinjin
kanare:
ಕ್ರೀಸ್
kartvele:
ცხიმ
kazaĥe:
қыртыстарды
kimre:
cris
kirgize:
көбөйткөнгө
kmere:
ផ្នត់
koree:
주름
korsike:
dlani
kose:
ngokucha-
kroate:
gužvanja
latine:
rimula
latve:
burzīties
laŭe:
ເພີ່ມທະວີຂຶ້ນ
litove:
raukšlėtis
makedone:
браздата
malaje:
berkedut
malajalame:
ക്രീസിൽ
malte:
titkemmex
maorie:
pae
marate:
घडी
mongole:
уртасгахад
nederlande:
1. voor (in grond) 2. rimpel
panĝabe:
ਕ੍ਰੀਜ਼
paŝtue:
د زاتوالي
pole:
bruzda, zmarszczka, fałda, rowek
ruande:
igikoma
ruse:
1. борозда 2. морщина, складка
samoe:
faatoateleina
sinhale:
තණතීරුව
slovake:
brázda, vráska
slovene:
mečkanju
somale:
hooshooda
ŝone:
dzakakura
svahile:
na crease
taĝike:
њад
taje:
รอยพับ
tamile:
மடி
tatare:
эрү
telugue:
క్రీజ్
tibete:
ས་ཤུར་
ukraine:
складка
urdue:
کریج
uzbeke:
qat
vjetname:
nếp
zulue:
dile

sulka

Havanta sulkojn: en la […] sendormaj noktoj griziĝis la haroj en la barbo kaj ĉe la tempioj, la haŭto fariĝis sulka kaj flava [9]; kapo, kiu sidas ĉe longa sulka kolo, la kapo de testudino [10].
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
angle:
furrowed, wrinkled
ĉine:
皱缩 [zhòusuō], 皺縮 [zhòusuō], 皱 [zhòu], 皺 [zhòu], 皱巴巴 [zhòubābā], 皺巴巴 [zhòubābā], 皱褶 [zhòuzhě], 皺褶 [zhòuzhě]
germane:
furchig, runzlig, verschrumpelt
pole:
zmarszczony, pofałdowany

sulki

(tr)
(malofte)
Sulkigi: li sulkis la frunton, klakis malpacience per la fingroj Marta iliaj vizaĝoj estas sulkitaj Hamlet ; arboj [kun] sulkita ŝelo FK ; post ĉiu rikolto oni ne per plugilo simple trasulkas la grundon, sed kvazaŭ muelas ĝin ĝis polvo [11].
11. Monato, Franz-Georg Rössler: Ni fosu nian konton!
angle:
furrow, wrinkle
bulgare:
сбръчквам, смръщвам
ĉeĥe:
brázdit, krabatit, svraštit, vrásčit, zbrázdit
ĉine:
皱缩 [zhòusuō], 皺縮 [zhòusuō], 皱 [zhòu], 皺 [zhòu]
france:
froncer, plisser, rider
hungare:
barázdál, ráncol
itale:
solcare
japane:
しわをよせる, さざなみを立てる [さざなみをたてる]
nederlande:
rimpelen, fronsen
pole:
marszczyć
ruse:
бороздить, морщить
slovake:
brázdiť, vrásniť, zvraštiť
ukraine:
борознити, морщити

sulkigi

(tr)
Fari sulkojn: viaj vortoj estas malrespektaj diris la knabino sulkigante la brovojn [12]; revemaj okuloj kaj strange noblaj trajtoj, kiujn neniam, ŝajnis, sulkigis la kolero, aŭ la timo [13]; rigardante la majestajn aleojn, ŝi revis […] sidi unu momenton en ĉi tiu maro de verdaĵo, kies supraĵon sulkigas ombroj kaj lumoj IK ; venteto sulketigis la akvon. VD:plugi
angle:
furrow, wrinkle
bulgare:
сбръчквам, смръщвам
france:
froncer, plisser, rider
germane:
furchen, in Falten legen
hispane:
surcar
hungare:
barázdál, ráncol
itale:
solcare
nederlande:
rimpelen, fronsen
pole:
bruździć, chmurzyć czoło, fałdować
ruse:
бороздить, морщить
ukraine:
борознити, морщити

sulkiĝi

(ntr)
Pleniĝi per sulkoj: viaj vangoj iam sulkiĝos; lia malalta frunto tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon Marta ; kvazaŭ unu frunto de malĝojo la tuta regno devus nun sulkiĝi Hamlet ; ŝi levis sian sulkiĝintan fingron al la buŝo IK ; sulkiĝinta maljunula manplato Metrop .
angle:
furrow, wrinkle
bulgare:
смръщвам се
france:
faire des plis, se plisser, se rider
hungare:
barázdálódik, ráncolódik
itale:
solcarsi
japane:
しわがよる
pole:
marszczyć się, kurczyć się
ruse:
морщиться
ukraine:
борознитися, морщитися

ŝovsulko

TEK Entranĉo farita laŭlonge en ligno aŭ metalo por enŝovi ion en ĝin: TEKKOMP mi devis aĉeti karton por ŝovsulko por pliigi la memoron ĝis 64k bitojn [14]. SIN:foldo
angle:
groove, slot
bulgare:
жлеб
ĉine:
槽孔 [cáokǒng]
france:
rainure
germane:
Schlitz, Slot, Steckplatz
hispane:
ranura
hungare:
eresztékhorony
itale:
scanalatura
japane:
[どぶ]
nederlande:
gleuf, groef
pole:
ślimak (tech.)
ruse:
паз

vojsulko

Radokavo: la paseroj saltetadis en la vojsulkoj [15]; (figure) la vojsulko de la rutino [16].
angle:
rut
bulgare:
коловоз
ĉeĥe:
kolej, stopa vozu, vyjetá kolej
ĉine:
航道 [hángdào]
france:
ornière
germane:
Wegfurche, Fahrrinne
hungare:
keréknyom
itale:
solco (traccia di ruote)
japane:
わだち
nederlande:
wagenspoor
pole:
koleina drogowa
ruse:
колея
slovake:
koľaj, stopa vozu (po kolesách)
ukraine:
колія (заглиблення від коліс)

administraj notoj

ŝov~o: Mankas dua fontindiko.