strofo
- 1.
- Grupo da sinsekvaj versoj, ligitaj per la rimaranĝo kaj ordinare tipografie apartigitaj: post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo [1]; strofo […] fariĝas klara kaj rekonebla por la orelo nur dank' al plurfoja ripetado: strofo ne havas unuopan ekziston [2]; li rompis sian silentan legadon por deklami iun strofon al la edzino [3]. stancopoeziaĵo
- 2.
- Tia parto de kanto, ofte sekvata de rekantaĵo kaj post kiu la sama melodio rekomenciĝas: aliaj ekkantis strofon el malnova kanto [4]; la fluto kaj harpo finludis strofon, poste tenora voĉo ekkantis [5]; via kanto estas mirinda, sed mi faros al vi nur unu rimarkon: en la kvara verso de la tria strofo la metriko lasas ion por deziri [6]; longaj estis la himnostrofoj, kaj antaŭ kaj post la parolado [7]; demonstrantoj ekkantas „Internacion“, sed ne sukcesas fini eĉ la unuan strofon Metrop .
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
2. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, Strofoj, p. 61a
3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVII
7. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Tombeja Arabesko

- angle:
- verse
- beloruse:
- куплет, страфа
- ĉeĥe:
- sloka, strofa
- ĉine:
- 詩句 [shījù], 诗句 [shījù]
- france:
- strophe, couplet
- germane:
- Strophe
- hispane:
- estrofa
- hungare:
- versszak, strófa
- japane:
- 節 [せち], 連 [むらじ]
- katalune:
- estrofa
- malnovgreke:
- στροφή
- nederlande:
- couplet, strofe
- pole:
- strofa, zwrotka
- ruse:
- строфа, куплет
- slovake:
- sloha, strofa
- tibete:
- ཚིགས་བཅད་
- ukraine:
- строфа, куплет