spamo
(komune)
- Nedezirata reklamo amase distribuata per retpoŝto: por tiu malagrabla fenomeno jam establiĝis (ankaŭ en la esperantlingvaj retforumoj) nova vorto: spamo [1]; ni havas la eblojn: fermi tiun ĉi rubrikon, inventi falsajn reagojn aŭ publikigi la spamojn, kiujn ni abunde ricevas [2]; spame disanonci sin al ĉiuj konataj retadresoj de esperantistoj [3]; post preskaŭ tri monatoj, alvenis la unuaj spamleteroj kaj virusoj al la unua adreso [4]; vaste uzata komerca kontraŭspama programo forfiltris ĉiujn mesaĝojn enhavantajn la literon „p“ [5]! la plej multaj spamsendiloj estas simplaj programoj, kiuj sendas multajn mesaĝojn kaj ne zorgas reprovi [6].
1.
P. Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla, Monato, 1998:4, p. 14a
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
3. Monato, Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!, 2004
4. Monato, Paul Peeraerts: Kiel protekti retadresojn?, 2005
5. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
6. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
3. Monato, Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!, 2004
4. Monato, Paul Peeraerts: Kiel protekti retadresojn?, 2005
5. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
6. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
- angle:
- spam
- beloruse:
- спам
- ĉine:
- 垃圾邮件 [lājīyóujiàn], 垃圾郵件 [lājīyóujiàn]
- france:
- spam (activité)
- germane:
- Spam
- hungare:
- spam, levélszemét
- japane:
- スパム
- nederlande:
- spam
- pole:
- spam
- ruse:
- спам
spamaĵo
(komune)
- Trudmesaĝo sendita per retpoŝto; spammesaĝo: ĉiusemajne mi ricevis centojn da „spamaĵoj“ ĉiaj: pri usonaj produktoj, kuracistoj kaj dentistoj en Kalifornio, ferioj en Disneyland, adolta kaj infana pornografio, asekuro, ktp [7]; ĝisdatigi la filtrilon, por ke ĝi ĝuste trafu la spamaĵojn, estas grandega laboro [8].
7.
Monato, Garbhan Macaoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, 2003
8. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
8. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
- angle:
- spam message
- beloruse:
- спам (паведамленьне)
- ĉine:
- 垃圾邮件 [lājīyóujiàn], 垃圾郵件 [lājīyóujiàn]
- france:
- spam (message publicitaire)
- germane:
- E-Mail-Spam
- hungare:
- spamlevél, reklámlevél
- nederlande:
- spambericht
- pole:
- spam (e-mail)
- ruse:
- спам (сообщение)
spamisto
(komune)
- Reklamisto, kiu uzadas spamon: […] kaŝi vian adreson, tiel ke spamistoj ne trovu ĝin [9]; la asocio […] pretas donaci la sumon de 10 000 usonaj dolaroj [subtenante] la akuzon de profesia spamisto [10].
9.
P. Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla, Monato, 1998:4, p. 14a
10. Monato, Serĉata: spamistoj, 2003
10. Monato, Serĉata: spamistoj, 2003
- angle:
- spammer
- beloruse:
- спамэр
- france:
- spameur
- germane:
- Spammer
- hungare:
- spamküldő
- japane:
- スパム業者 [スパムぎょうしゃ]
- nederlande:
- spammer
- pole:
- spamer
- ruse:
- спаммер
kontraŭspamilo, spamfiltrilo
- angle:
- anti-spam tool
- beloruse:
- спам-фільтар
- france:
- antispam
- pole:
- filtr antyspamowy