tradukoj: be cs de en es fa fr hu it nl pl pt ru sk sv

ReVo
1saliv/o

salivo  

Senkolora fluaĵo kiu malsekigas la buŝon, sekreciata de specialaj glandoj, kaj kiu enhavas enzimojn kunefikantajn en digestado: li […] furiozis inter iliaj manoj […] kaj fluigis salivon sur sian barbon [1]; ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo [2]! Pasteur posedis eksterordinaran kuraĝon, ĉar li konstante riskis sian vivon, kiam li forprenis salivon el la buŝego de rabia hundo por eksperimenta infektado de kunikloj [3]; ne plu necesas la propra salivo, memgluaj […] la markoj ja estas [4].

salivi  

(ntr)
Eligi salivon. VD:kraĉi, salivumi.

salivumi  

(ntr)
Salivi kaj lasi salivon liki el buŝo: vidante, ke miaj amiketoj, kies familioj venis el urbo, manĝas vaporumitan panon el maizfaruno, mi salivumis kaj pensis, kiel feliĉe, se mi povus ĝui vaporumitan panon ĉiutage [5]. VD:kraĉi, salivi.

tradukoj

anglaj

~o: saliva; ~i: salivate; ~umi: salivate.

belorusaj

~o: сьліна; ~i: пускаць сьліну.

ĉeĥaj

~o: slina; ~i: naslinit, slinit, vylučovat sliny; ~umi: slintat.

francaj

~o: salive; ~i: saliver; ~umi: baver.

germanaj

~o: Speichel, Spucke; ~i: spucken, speicheln; ~umi: speicheln.

hispanaj

~o: saliva; ~i: salivar, escupir.

hungaraj

~o: nyál; ~i: nyálaz, nyáladzik.

italaj

~o: saliva; ~i: salivare; ~umi: sbavare (salivare).

nederlandaj

~o: speeksel; ~i: speeksel afscheiden.

persaj

~o: بزاق، آب دهان.

polaj

~o: ślina; ~i: ślinić się; ~umi: ślinić się.

portugalaj

~o: saliva; ~i: salivar; ~umi: babar.

rusaj

~o: слюна; ~i: выделять слюну, истекать слюной.

slovakaj

~o: slina; ~i: posliniť, zasliniť; ~umi: slintať.

svedaj

~o: saliv; ~i: utsöndra saliv; ~umi: dregla.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:13
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj
5. Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umi: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | saliv.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2019/06/30 18:21:49