*prediki
(tr)
- Konigi al publiko religiajn verojn: prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo [1]; ili ne ĉesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston [2]; mi predikas justecon en granda kunveno [3]; ili predikis al vi viziojn malverajn [4]; ili predikas militon [5]; en la preĝejo staris la pastro sur la katedro kaj predikis per laŭta kaj kolera voĉo [6]; la esperantismo […] predikas amon [7]; (figure) prediki (rekomendi) akvon kaj trinki brandon; (figure) prediki al surduloj (ne esti aŭskultata nek obeata) PrV .
1.
La Nova Testamento, Marko 16:15
2. La Nova Testamento, La agoj 5:42
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 40:9
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 2:14
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:5
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
2. La Nova Testamento, La agoj 5:42
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 40:9
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 2:14
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:5
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
- angle:
- preach
- beloruse:
- прапаведваць
- ĉeĥe:
- predikovat, přisoudit vlastnost n. vtah, přisuzovat
- ĉine:
- 宣講 [xuānjiǎng], 宣讲 [xuānjiǎng], 說教 [shuōjiào], 说教 [shuōjiào], 传道 [chuándào], 傳道 [chuándào], 传教 [chuánjiào], 傳教 [chuánjiào], 开示 [kāishì], 開示 [kāishì], 講道 [jiǎngdào], 讲道 [jiǎngdào], 宣教 [xuānjiào], 宣扬 [xuānyáng], 宣揚 [xuānyáng], 鼓吹 [gǔchuī]
- france:
- prêcher
- germane:
- predigen
- hispane:
- predicar
- hungare:
- prédikál, igét hirdet
- japane:
- 説く [とく], 説教する [せっきょうする], 説き勧める [ときすすめる]
- katalune:
- predicar
- nederlande:
- preken, prediken
- pole:
- kazanie wygłaszać, prawić
- portugale:
- pregar (religião), predicar, fazer sermão
- ruse:
- проповедовать
- slovake:
- predikovať, prisudzovať
- ukraine:
- проповідувати
prediko
- Parolado pri religia temo: edifaj predikoj [8]; se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa [9]; ili malestimis ĉiujn miajn predikojn [10]; ni havis tre pian kaj kompateman pastron, kiu faris al ili tre belan predikon [11]; prediko konsistas ĉefe el persvado [12]; eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko PrV ; (figure) fari al iu predikon pri moroj (severe riproĉi). PrV
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:23
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:18
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:30
11. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:18
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:30
11. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- angle:
- sermon, homily
- beloruse:
- пропаведзь, казаньне, казань
- ĉeĥe:
- kázání, promluva
- ĉine:
- 佈道 [bùdào], 布道 [bùdào], 传道 [chuándào], 傳道 [chuándào], 說教 [shuōjiào], 说教 [shuōjiào]
- france:
- prêche, prédication, sermon
- germane:
- Predigt
- hungare:
- prédikáció, igehirdetés
- japane:
- 説教 [せっきょう]
- katalune:
- predicació, sermó
- nederlande:
- preek
- pole:
- kazanie
- ruse:
- проповедь
- slovake:
- predikcia
- ukraine:
- проповідь
predikema
- (ofte malfavore) Volonte predikanta, longe, publike instruanta: la malbonan bildon de Esperanto kaŭzas ne la malgrandeco kaj malforteco de ĝia komunumo, sed ties stilo fuŝa, fanfarona, predikema [13].
13.
giuseppe: en:
Lingva konflikto en sveda Esperantujo , libera folio, 2010-11-11
- angle:
- preachy
- beloruse:
- павучальны
- france:
- pontifiant, sermonneur
- japane:
- 説教好きな [せっきょうすきな]
- pole:
- kaznodziejski
predikisto
- Homo, ordinare kleriko, kiu ofte aŭ talente predikas: mi estas nomita predikisto kaj apostolo [14]; palaca predikisto [15]; la predikisto metis al ŝi la manon sur la kapon kaj parolis pri la sankta bapto, pri la interligo kun Dio [16]; doktoro Vincent mem estis devigita de diversaj malfeliĉaj cirkonstancoj forlasi en la aĝo de 20 jaroj la kolegion kaj fariĝi Metodista predikisto [17]. pastro
14.
La Nova Testamento, I. Timoteo 2:7
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, bagateloj
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, bagateloj
- angle:
- preacher
- beloruse:
- казальнік
- ĉeĥe:
- přednášející
- ĉine:
- 传道者 [chuándàozhě], 傳道者 [chuándàozhě], 佈道家 [bùdàojiā], 布道家 [bùdàojiā]
- france:
- prédicateur
- germane:
- Prediger palaca ~isto: Hofprediger.
- japane:
- 説教師 [せっきょうし], 伝道者 [でんどうしゃ]
- katalune:
- predicador
- pole:
- kaznodzieja
- slovake:
- prednášajúci
- ukraine:
- проповідник
montoprediko
- Prediko farita de Jesuo sur (laŭ Mateo) aŭ apud (laŭ Luko) monto al siaj disĉiploj kaj granda homamaso: min mem trafis, ekzemple, la paragrafoj 612–621 kvazaŭ eĥoj de l' t.n. montoprediko de Jesuo en la evangelio laŭ Mateo [18].
18.
G. Berveling:
Sankta Skribo de Oomoto en Esperanto
, Monato, 1998/11, p. 27-28
- angle:
- Sermon on the Mount
- beloruse:
- нагорная казань
- ĉine:
- 山上宝训 [shānshàngbǎoxùn], 山上寶訓 [shānshàngbǎoxùn], 山中圣训 [shānzhōngshèngxùn], 山中聖訓 [shānzhōngshèngxùn], 登山宝训 [dēngshānbǎoxùn], 登山寶訓 [dēngshānbǎoxùn]
- france:
- sermon sur la montagne
- germane:
- Bergpredigt
- pole:
- kazanie górskie
- ruse:
- нагорная проповедь