plasmo
- 1.
-
Duonflua diafana substanco en vivaĵo.
- a)
- La likva parto de la sango, en kiu naĝas blankaj kaj ruĝaj sangoĉeloj: por disponigi grandan kvanton de plasmo, multaj homoj en Germanio rapidis fariĝi sangdonantoj [1].
- b)
- ĉeloplasmo
- 2.
- Stato de materio, konsistanta el jonoj, liberaj elektronoj kaj ordinare ankaŭ neŭtralaj atomoj kaj molekuloj; stato en kiu ekzemple troviĝas la materio de la suno, tera jonosfero kaj fulmoj.
1.
Monato, Vladimir Lemelev: Eŭropo en la fajro de la epidemio, 2011
- angle:
- plasma
- beloruse:
- плязма
- bulgare:
- плазма
- ĉeĥe:
- plazma
- ĉine:
- 等离子 [děnglízǐ], 等離子 [děnglízǐ], 电浆 [diànjiāng], 電漿 [diànjiāng], 血浆 [xuèjiāng], 血漿 [xuèjiāng]
- france:
- plasma
- germane:
- Plasma
- hispane:
- plasma
- hungare:
- 1. vérplazma 2. plazma
- itale:
- plasma
- japane:
- 血漿 [けっしょう], 原形質 [げんけいしつ], プラズマ
- katalune:
- plasma
- nederlande:
- plasma
- perse:
- پلاسما
- pole:
- 1.a osocze, plazma 1. cytoplazma 2. plazma
- portugale:
- plasma
- ruse:
- плазма
- slovake:
- plazma
- ukraine:
- плазма
ĉeloplasmo, ĉelplasmo
- La enhavo de ĉelo ĉirkaŭanta ĝian kernon: sporoj […] kun ĉelplasmo enhavanta 4 oleogutetojn [2]. citoplasmo
2.
C. Roux:
Naetrocymbe saxicola, likeno kun Trentepohlia, Bull. Soc. linn. Provence, vol. 60, 2009
- beloruse:
- цытаплязма
- bulgare:
- цитоплазма
- france:
- cytoplasme
- japane:
- 細胞質 [さいぼうしつ]
- katalune:
- citoplasma
- nederlande:
- cytoplasma
- perse:
- سیتوپلاسم
- pole:
- cytoplazma
- ukraine:
- цитоплазма