*pinĉi
(tr)
- 1.
-
Premi inter du fingroj aŭ inter du pecoj:
mi pinĉis al mi la brakon por sperti, ĉu mi dormas aŭ ne, mi tamen sentis la
pinĉon kaj pli kaj pli granda fariĝis la teruro
[1];
pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo
[2];
birdo […] batas per la flugilo, elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la
aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo
[3];
(figure)
[neĝo] havas neniun guston, sed pinĉas la fingrojn kaj agacigas la
dentojn
[4];
(figure)
kiom maltrafis la vorto! kaj tamen ĝi pinĉis (premetis) ŝian koron
[5];
terure estis vidi, kiel unu puŝas kaj frapas la alian, kiel ili reciproke sin
pinĉas kaj tiras, mordas kaj ŝiras
[6];
li ridetis kaj pinĉis (kp frizi2, bukligi)
sian akran barbeton
[7];
longa pinĉotenta nazo
[8].
taŭzi
- 2.
Vibrigi kordon per la fingroj: li haltis antaŭ la violono, […] prenis ĝin de la najlo kaj mallerte ekpinĉis la kordojn [9];
- 3.
- (evitinde) Plukmanĝi, ŝirmanĝi: mizeraj bovinoj avide pinĉis herbon en la apudvojaj kavoj [10]; Ĉevaloj, ne tenataj bride, ⫽ Al pordeg’, pinĉi herbon, iris malrapide [11].
1.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
5. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 9
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Guto da akvo
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 16
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
10. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, III
11. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
5. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 9
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Guto da akvo
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 16
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
10. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, III
11. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
- angle:
- 1. pinch 2. pick, pluck 3. pluck (eat weed)
- beloruse:
- 1. шчыпаць, шчыкаць, скубаць
- ĉeĥe:
- 1. štípnout, štípat, skřípnout, skřípat
- ĉine:
- 1. 鉗 [qián], 钳 [qián], 拧 [níng], 擰 [níng], 捏 [niē], 掐 [qiā], 搣 [miè], 鑷 [niè], 镊 [niè], 夹 [jiā], 夾 [jiā], 拑 [qián]
- france:
- 1. pincer 2. pincer
- germane:
- 1. kneifen, zwicken, klemmen 2. zupfen (Saite) 3. rupfen (Gras fressen)
- hispane:
- 1. pellizcar, pinzar
- hungare:
- 1. csíp, megcsíp, csíptet
- japane:
- 1. つまむ, はさむ, つねる, はむ, 摘む [つまむ], つま弾く [つまびく]
- katalune:
- 1. pinçar
- nederlande:
- 1. knijpen
- pole:
- 1. szczypać, uszczypnąć, skubać
- portugale:
- 1. beliscar
- rumane:
- 1. ciupi, pișca, peni
- ruse:
- 1. щипать, сжимать между пальцами
- ukraine:
- 1. щипати, захоплювати, стискати, пінцирувати, прищипувати (кінці гілок), виконувати піцикато
pinĉaĵo, pinĉpreno
Eta kvanto, tiom, kiom oni povas preni pinĉe. pinĉpreno da salo, da tabako; aldonu pinĉaĵon da asafetido al unu plado kaj manplenon da pinkernoj al alia [12]; El tabakuj’ pinĉprenon li pesis, silente ⫽ En fingroj, kaj ĝin fine enflaris atente [13]; matene ili metas en tetason pinĉaĵon da rostita faruno, malgrandan kvanton da rekremento de lakto kaj malgrandan pecon da butero kaj enverŝas varmegan akvon [14].
12.
Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
13. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
14. Ĉina Interreta Informa Centro: Tetrinkado de Tibet-nacianoj, 2001
13. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
14. Ĉina Interreta Informa Centro: Tetrinkado de Tibet-nacianoj, 2001
- angle:
- pinch (quantity)
- beloruse:
- шчопці, дробка, каліва, трусачка
- ĉeĥe:
- špetka
- ĉine:
- 捏 [niē]
- france:
- pincée
- germane:
- Prise
- hispane:
- Pellizco (referido a una cantidad muy pequeña de harina, azucar, etc...)
- hungare:
- csipetnyi
- japane:
- 一つまみ [ひとつまみ]
- nederlande:
- snuifje
- pole:
- szczypta
- rumane:
- ciupit, bucată
- ruse:
- щепотка
pinĉilo
- 1.
-
Delikata prenilo, kiu forte tenas la kaptitan aĵon:
ne sufiĉas la pinĉilo, medikamento kaj bandaĝo, la ĉefafero estas la animo de
la helpo
[15];
la brovoj, antaŭe plukitaj per la pinĉilo ĝis fadena larĝo, nun plidensiĝis
MkM
.
tenajlo
- 2.
Pinĉkapabla ekstremo de membroj de iuj bestoj, precipe de krustuloj: grandaj kankroj […] etendis kontraŭ lin siajn fortajn pinĉilojn [16]; La krabo kun oraj pinĉiloj [17].
15.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo
17. Monato, Mariana Evlogieva: Instrua, instiga, inspira!, 2011
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo
17. Monato, Mariana Evlogieva: Instrua, instiga, inspira!, 2011
- angle:
- 1. tweezers, forceps 2. pincer (zool.)
- beloruse:
- клюшня
- bulgare:
- клещи
- ĉeĥe:
- kleště 2. klepeto
- ĉine:
- 鉗 [qián], 钳 [qián], 鉗子 [qiánzi], 钳子 [qiánzi], 螯 [áo]
- france:
- 1. pincette 2. pince (zool.)
- germane:
- 1. Pinzette 2. Schere (Krabbe), Chela
- hispane:
- pinza
- hungare:
- olló (ráké)
- japane:
- はさみ, ペンチ, 鉗子 [かんし]
- katalune:
- pinça
- nederlande:
- schaar (v.kreeft bv.), tang, knijptang
- pole:
- pinceta, kleszcze, szczypce
- rumane:
- pensetă, clește
- ruse:
- 1. пинцет 2. клешня
- ukraine:
- пінцет, щипці, кліщі, плоскогубці, клішня, рідше клешня, щупальце (комахи)
harpinĉilo
Pinĉilo, kiu kuntenas tufon de kapharoj: per harpinĉilo ŝi ligis sur la nuko sian cindrece blondan, ĝisŝultran hararon [18].
18.
B. Schlink, trad. J.-L. Tortel: La legisto, 2013
- france:
- pince à cheveux
- germane:
- Haarspange
nazpinĉilo
- angle:
- pince-nez
- beloruse:
- пэнснэ
- ĉeĥe:
- skřipec, cvikr
- france:
- pince-nez
- germane:
- Kneifer, Zwicker, Klemmer, Nasenklemmer, Zwickel
- hungare:
- orrcsiptető, cvikker
- nederlande:
- neusknijper, knijpbril
- pole:
- binokle, pince-nez
- rumane:
- ochelari, pince-nez
- ruse:
- пенсне
tukpinĉilo
Pinĉilo per kiu oni fiksas sekiĝontan tukon aŭ veston ĉe ŝnuro: ili postlasis al Usono plurajn […] inventaĵojn, ekzemple vaste uzatan specon de tukpinĉilo [19].
19.
R. Haruo:
Jen donaco : Simpleco, [vidita en 2010]
- angle:
- towel clip
- beloruse:
- прышчэпка (для падвешваньня)
- ĉeĥe:
- kolíček na prádlo
- ĉine:
- 夹子 [jiāzi], 夾子 [jiāzi]
- france:
- pince à linge
- germane:
- Wäscheklammer
- japane:
- 洗濯ばさみ [せんたくバサミ]
- pole:
- klamerka
- rumane:
- agrafă
- ukraine:
- прищіпка (для білизни)