metropolo
- 1.
- Ĉefa urbo rilate al la cetera lando: progreso povas okazi ne nur en metropoloj, sed same en periferiaj regionoj [1]; superfluaj laborfortoj invadas de vilaĝoj al urboj, de malgrandaj urboj al metropoloj [2]; Pekino estas kaj historia kultura urbo kaj moderna metropolo [3]; en 1951 en la brita ĉefurbo okazis Festivalo de Britio […] milionoj da britoj tiam vizitis la festivalan lokon en la metropolo [4]; en la jaro 2015 […] ekzistos minimume 36 urbegoj, kiuj havos pli ol 8 milionojn da loĝantoj ― tiel nomataj megametropoloj [5]; „Meznokto metropola“ (poemaro de Krys Ungar) [6].
- 2.
- (arkaismo) Origina lando rilate al siaj kolonioj: evoluigo de kolonioj kaj ilia funkciigo ekonomie aŭ militiste laŭ interesoj de la hejmlando (metropolo) [7].
- 3.
- Aglomeraĵo de pluraj urboj en kvazaŭ-urbego: la germana metropolo Rejno-Ruro (unua industria regiono de Eŭropo) [8]; la transnacia regiono Lille-Kortrijk-Tournai, nomata „Eŭrometropolo“ [9].
1.
Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
2. Monato, Alice Liu: Migrado multmiliona, 2010
3. Monato, Wen Zhihong: Protektu kaj riparu, 2006
4. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 11
5. Globus: Megametropoloj, Monato, 2000/08, p. 14
6. Ungar Krys: Meznokto metropola ― FEL, Antverpeno, 1991
7. Vikipedio, Koloniismo
8. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo, 2011
9. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo, 2011

- angle:
- metropolis
- beloruse:
- 1. сталіца 2. мэтраполія 3. аглямэрацыя (гарадзкая)
- ĉeĥe:
- hl. město, metropole
- ĉine:
- 大都会 [dàdūhuì], 大都會 [dàdūhuì], 都 [dū], 大都市 [dàdūshì], 都市 [dūshì], 大城市 [dàchéngshì], 中心城市 [zhōngxīnchéngshì], 都会区 [dūhuìqū], 都會區 [dūhuìqū]
- france:
- métropole
- germane:
- Metropole 3. Ballungsgebiet
- hungare:
- főváros, metropolisz 2. anyaváros, anyaország
- japane:
- 本国 [ほんごく], 中心都市 [ちゅうしんとし], 大都市 [だいとし], メトロポリス
- katalune:
- metròpoli
- nederlande:
- hoofdstad 2. moederland
- portugale:
- metrópole
- ruse:
- 1. столица 2. метрополия
- slovake:
- hlavné mesto, metropola
- ukraine:
- метрополія, столиця