8Meksik/o PIV1

8Meksiko (MX)

1.
GEOGPOL[1] Lando en la centra kaj norda Amerikoj, kies ĉefurbo estas la samnoma urbo Meksiko2; la teritorio de la Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, limanta kun Belizo, Gvatemalo, Usono, Atlantiko (Kariba Maro kaj Meksika Golfo) kaj Pacifiko: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo [2]; malnova tradicia religia kredo en Meksiko aŭguris, ke iam en la estonteco revenos la hero-dio Kecalkoatl, kiu mistere forlasis la landon antaŭ multaj jaroj [3]; en o ekzistas pluraj distilitaj alkoholaj trinkaĵoj ellaboritaj el la diversaj variaĵoj de agavoj, el kiuj oni konas ĉirkaŭ 300 [4]; inter tiuj ŝtatoj kun nur unu abonanto estas […] ekzemple ankaŭ Kolombio kaj Meksiko [5]; NALKA en 1994 forigis komercajn kaj investajn obstaklojn inter Kanado, Meksiko kaj Usono [6].
2.
GEOGPOL La ĉefurbo de Meksiko1 (99˚07'U, 19˚26'N): ...por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon „Meksiko“ kaj la landon „Meksikio“ [7]; ne forgesu ke Meksiko estas urbo konstruita sur lago [8]; la 9 aliaj elektitaj urboj, kiuj laŭ la gvidlibro nepre vidindas, estas Bejruto, Ĉikago, Glasgovo, Lisbono, Meksiko, Sao Paŭlo, Ŝanhajo, Varsovio kaj Zuriko [9].
3.
GEOGPOL Provinco (subŝtato) de Meksiko1.
1. Oficiala Informo de AdE, numero 12
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
3. Monato, Donald BROADRIBB: Pri indiĝenaj meksikanoj
4. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
5. MonatoS. Maul
6. Monato, Elson B. SNOW: Sekvoj de la pakto pri libera merkato
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47a, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
8. Enrique: Meksiko-Urbo, 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, 2001
9. Monato, pp: Antverpeno inter la pintaj 10 urboj
angle:
1. Mexico 2. Mexico City 3. Mexico State
beloruse:
1. Мэксыка 2. Мэхіка 3. Мэксыка
bulgare:
1. Мексико
ĉeĥe:
město Mexiko
ĉine:
1. 墨西哥 [Mòxīgē]
france:
1. Mexique 2. Mexico
germane:
1. Mexiko
hispane:
1. México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos 2. Ciudad de México
katalune:
Mèxic
nederlande:
1. Mexico 2. Mexico-Stad
pole:
1. Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone
portugale:
1. México
rumane:
1. Mexic
ruse:
1. Мексика 2. Мехико 3. штат Мехико
slovake:
Mexiko (mesto)
ukraine:
Мексика
volapuke:
1. Mäxikän

Meksikurbo

Meksiko2: ĉefurbo de la Azteka imperio, post la konkero de la imperio fare de la hispanoj, Tenoĉtitlano iĝis Meksikurbo, nun la ĉefurbo de Meksiko [10].
angle:
Mexico City
beloruse:
Мэхіка
ĉeĥe:
město Mexiko
ĉine:
墨西哥城 [Mòxīgēchéng]
france:
Mexico
indonezie:
Kota Meksiko
japane:
メキシコシティ
katalune:
Ciutat de Mèxic
nederlande:
Mexico-Stad
pole:
Meksyk (miasto)
rumane:
Ciudad de México
ruse:
Мехико
slovake:
Mexiko (mesto)
ukraine:
Мехіко

Meksiklando EdE

Meksiko1: la vivo pulsas ankoraŭ en tiu parto, en kiu la aŭtoro nin kondukas en Meksiklandon ... [11].
11. Bibliografio ‐ Stranga heredaĵo, Literatura mondo, Dec. 1922, p. 67
angle:
Mexico
beloruse:
Мэксыка
bulgare:
Мексико
ĉine:
墨西哥 [Mòxīgē]
france:
Mexique
germane:
Mexiko
hispane:
México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos
indonezie:
Meksiko
katalune:
Mèxic
nederlande:
Mexico
pole:
Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone
rumane:
Mexic
ruse:
Мексика
volapuke:
Mäxikän

meksikano

Civitano de Meksiko: tri milionoj da meksikanoj devos vojaĝi en la alian direkton [12].
12. A. M. López Obrador, trad. V. Lutermano: Meksiko fronte al Donald Trump, le Monde diplomatique, 2017-04
angle:
Mexican
beloruse:
мэксыканец
ĉine:
墨西哥人 [Mòxīgērén], 老墨 [LǎoMò]
france:
Mexicain, Mexicaine (subst.)
nederlande:
Mexicaan
pole:
Meksykańczyk
rumane:
mexican
volapuke:
Mäxikänan

meksika

Rilata al la ŝtato Meksiko.
angle:
Mexican
beloruse:
мэксыканскі
france:
mexicain, mexicaine (adj.)
nederlande:
Mexicaans
pole:
meksykański
rumane:
mexicană
volapuke:
Mäxikänik

Novmeksiko, Nov-Meksiko

GEOG Subŝtato en la suda parto de Usono; Novmeksikio: laŭ raporto de CNN ... la plej danĝeraj usonaj ŝtatoj estas Nevado, Nov-Meksiko kaj Arizono [13]; pluraj el ili trovis la vojon al Taos en Nov-Meksiko, kie Michael aĉetis terenon por ebligi al ili realigi siajn revojn [14]; ĉe la tribo Amba en Ugando kaj la Anasazioj en Nov-Meksiko la nombro de murdoj estas malpli ol po du je 100 000 [15].
13. K. Miner: taglibro, 2007-04-27
14. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo
15. Monato, Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj
angle:
New Mexico
beloruse:
Нью-Мэхіка
ĉine:
新墨西哥 [XīnMòxīgē], 新墨西哥州 [XīnMòxīgēzhōu]
france:
Nouveau Mexique
katalune:
Nou Mèxic
nederlande:
Nieuw-Mexico
pole:
Nowy Meksyk
rumane:
New Mexico
ruse:
Нью-Мексико
ukraine:
Нью-Мексико (штат)

administraj notoj

m~a: Mankas dua fontindiko.
m~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.