*marĉo
- 1.
- Ŝlima terspaco kovrita de neprofunda senflua akvo; ŝlimejo: el la lago fariĝis marĉo Fab3 ; la junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen [1]; marĉoj kovritaj de lotusoj kaj papirusoj [2]; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo PrV .
- 2.
- (figure) Malbona situacio, el kiu oni malfacile povas eliri: studado de filozofiaj verkoj ankoraŭ pli enprofundigis min en marĉon de duboj kaj malhelpaĵoj [3]; ĉi tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima […] ― morala marĉo Marta ; dum la polico tiel vadis en marĉo de vana serĉado, la publiko pli kaj pli angoriĝis [4]. embaraso, senelirejo2
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
4. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, ABZ de murdo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
4. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, ABZ de murdo
- angle:
- 1. marsh, swamp
- beloruse:
- балота
- bretone:
- 1. geun 2. lagenn (skeud.)
- ĉine:
- 沼泽 [zhǎozé], 沼澤 [zhǎozé], 沼泽地带 [zhǎozédìdài], 沼澤地帶 [zhǎozédìdài], 像泥沼的地方 [xiàngnízhǎodedìfang], 水仓 [shuǐcāng], 水倉 [shuǐcāng], 窊 [wā]
- france:
- 1. marais
- germane:
- Sumpf, Moor, Morast
- hispane:
- 1. pantano
- hungare:
- 1. láp, mocsár 2. mocsár
- japane:
- 沼 [ぬま], 沼沢 [しょうたく], どろ沼 [どろぬま]
- katalune:
- pantà, aiguamoll, maresma
- nederlande:
- moeras
- pole:
- bagno, błoto, mokradło 2. bagno
- portugale:
- pântano 1. pântano, palude, charco
- rumane:
- mocirlă, mlaștină
- ruse:
- болото
- taje:
- 1. บึง, หนองน้ำ
- ukraine:
- болото
marĉeto
- 1.
- Malvasta marĉo: sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo [5]; ili igas min [...] ĉirkaŭiri marĉeton [6].
- 2.
- Kotejo, kota iom granda flako: jen li sidas unu tagon kaj tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton, kiun li prenis el strata marĉeto [7]; longforma marĉeto kun ruinoj de ŝtonkadroj flanke estis la tuta restintaĵo el la profunda foso [8]. flako
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:11
6. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 131
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Guto da akvo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
6. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 131
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Guto da akvo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
- beloruse:
- 1. балотца, белька 2. лужына
- ĉine:
- 1. 泥潭 [nítán]
- france:
- mare
- germane:
- 1. Morast, Moorloch 2. Pfuhl
- japane:
- 小さい沼 [ちいさいぬま], ぬかるみ
- pole:
- bajoro
- rumane:
- baltă
- ruse:
- 1. болотце 2. лужа
enmarĉiĝi
(ntr)
- Profundiĝi en marĉon: du el iliaj ŝafoj enmarĉiĝis kaj pereis [9]; (figure) li enmarĉiĝos en romaj porkaĵoj ĝis li estos pli grasa ol porko [10]; (figure) [mi] kapablis enmarĉiĝi en la plej malhelan frenezon [11]. droni, embarasiĝi, implikiĝi
9.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
10. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksesa Ĉapitro
10. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksesa Ĉapitro
- angle:
- sink
- beloruse:
- вязнуць, увязнуць, трапіць у багну
- bretone:
- sankañ en ur c'heun (v.g.)
- france:
- s'embourber
- germane:
- im Morast stecken bleiben
- hispane:
- empantanarse
- hungare:
- mocsárba süllyed
- japane:
- 泥沼にはまる [どろぬまにはまる]
- katalune:
- enfonsar-se, empantanegar-se
- nederlande:
- in een moeras wegzinken
- pole:
- grzęznąć
- portugale:
- chafurdar(-se), enchafurdar(-se)
- rumane:
- afunda
- ruse:
- увязнуть