*manik/o PV

*maniko

TEKS Parto de vesto, kiu kovras brakon: al lia maŝkiraso mankis unu maniko [1]; tre embarasita, li tiretis siajn mallongajn manikojn [2]; ŝiaj manikoj estis falditaj ĝis la kubutoj [3]; ŝi portis ĉiam mallongajn manikojn kaj havis ĉiam kontuzitajn kubutojn [4]; ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de la supervesto Marta ; ne butonumitaj, la manikoj nature falis [5]. PRT:manumoHOM:Maniko
angle:
sleeve
beloruse:
рукаў
bretone:
milgin
bulgare:
ръкав
ĉeĥe:
rukáv
ĉine:
袖子 [xiùzi], 袖 [xiù], 衣袖 [yīxiù], 袖筒 [xiùtǒng], 襼 [yì], 袂 [mèi]
france:
manche (de vêtement)
germane:
Ärmel
hispane:
manga
hungare:
ruhaujj
indonezie:
lengan baju
japane:
そで, たもと, 風見用吹流し [かざみようふきながし]
katalune:
màniga
nederlande:
mouw
pole:
rękaw
portugale:
manga (de roupa)
rumane:
mânecă
ruse:
рукав
slovake:
rukáv
svede:
ärm
tibete:
ཕུ་དུང་
ukraine:
рукав (плаття, сорочки)

senmanika

TEKS Kiu malhavas manikojn, t.e. kovras nur la torson, ne la brakojn: knabinoj en bluaj senmanikaj bluzetoj Metrop ; skarlata senmanika tuniko [6]; flordesegna, senmanika somerrobo [7].
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
7. I. Kertész, trad. I. Ertl: Sensorteco, 2003
beloruse:
безрукаўны, безрукавы
france:
sans manche
germane:
ärmellos
japane:
そでなしの, ノースリーブの
pole:
bez rękawów
rumane:
fără mâneci
ukraine:
безрукавий, безрукавний

ventmaniko, ventomaniko

AVIMET Ventmontrilo en formo de teksaĵa maniko fiksita ĉe turnebla ringo sur masto: kelkcent futojn sube etendis sin pejzaĝo konsistanta el arbaretoj, tri-kvar malgrandaj lagetoj kaj, preter tiuj, plata kampego kun kabanoj, hangaroj, ventomaniko [8].
8. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
ветрапаказальнік
france:
manche à air
germane:
Windsack
japane:
風見用吹流し [かざみようふきながし]
pole:
wiatrówka
rumane:
armă cu aer comprimat

el la maniko

(frazaĵo) Facile farante, verkante: verkisto forskuas el la maniko siajn ravajn mensogaĵojn [9]; Reto Rossetti, en „El la maniko“, verkas kortuŝe, skizante realisme pecetojn el la vivo [10].
9. J. Baghy: Ĉu 'otelo, ĉu ne 'otelo, Nica Literatura Revuo, 1961-05 ĝis 06, numero 6/5, p. 164a-173a
10. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Prozo fikcia
beloruse:
з рукава
france:
avec brio
germane:
aus dem Ärmel heraus, mit Links
katalune:
de bon, jugant, jugant jugant
pole:
z rękawa
rumane:
din mânecă

administraj notoj